Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Hobio

SERBIO

Internacia kavalira festivalo

En suda Serbio oni organizis internacian kavaliran festivalon. La festivalaj aranĝoj okazis en la ĉirkaŭaĵo de la urbeto Despotovac kaj sur la areo de la monaĥejo Manasio, konstruigita en la mezepoko de la serba despoto Stefan Lazarević. Partoprenis hobiaj kavaliroj el Francio, Belgio, Rusio kaj Serbio.

Kadre de la tritaga programo oni prezentis la mezepokan vivmanieron, kavalirajn batalojn per glavoj, armilaron kaj ekipaĵon, kaj ankaŭ muzikon kaj metiojn.

Krom la menciitaj programeroj francino montris la vivmanieron de la vikingoj, kaj serbo aranĝis muzikvesperojn. Por gejunuloj oni aranĝis kursojn pri skermado kaj potfarado.

Dimitrije Janiĉiĉ

korespondanto de Monato en Serbio

[FORIGITA!: bildo]

Partoprenis en la internacia festivalo hobiaj kavaliroj el Francio, Belgio, Rusio kaj Serbio. Foto: DIMITRIJE JANIĈIĈ

[FORIGITA!: bildo]

La festivalaj aranĝoj okazis i.a sur la areo de la monaĥejo Manasio.Foto: DIMITRIJE JANIĈIĈ