Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Arto

JAPANIO

Dadaismo reviviĝis

La ambasadejo de Svislando en Japanio okazigis arto-konkurson de dadaismo okaze de la 100-jara datreveno de dadaismo en septembro. La regulo estis simpla: ĉiuj konkursaĵoj estis publikigitaj en Facebook, kaj tiu, kiu ricevis plej multe da ŝatoj, gajnas la premion.

En la konkurso unu dokument-filmeto de la direktoro Oda Jooiĉiroo kaŭzis grandan sensacion pro la temo, ĉar li traktis la politikan agadon de Tojama Kooiĉi, kiu alvokis en la nomo de faŝismo bojkotadon de voĉdonantoj okaze de la elektado de la urbestro en Tokio. Tojama pensas, ke la voĉdona sistemo estas posedaĵo de majoritatoj kaj unuiĝo de minoritatoj estas necesa. Li uzas la vorton faŝismo en la plej origina senco.

Svisa konfuzo

Estas nature, ke la ambasadejo de Svislando ne povis antaŭvidi la partoprenon de la danĝera filmeto. Tio konfuzis ilin. Fakte, ili donis sian propran ŝaton al la duavica konkursanto, kvankam ili estis la organizanto de la konkurso. Notinde, dum multaj traktis arton, Oda prenis iom kuriozan aferon. La kerna ideo de dadaismo estas nei la arton jam ekzistantan. Tio inkluzivas intencon detrui ajnan aŭtoritaton. En tiu senco la filmeto de Oda bone kongruis al la ideo de dadaismo. Svislando kaj dadaismo havas firman rilaton. Kiam la dadaistoj eskapis el faŝisma Eŭropo, Svislando akceptis ilin. Dadaismo en Svislando originas en tia historia momento.

Finfine, la filmeto de Oda gajnis 488 ŝatojn, dum la 2a gajnis 266. La ambasadejo de Svislando, laŭ majoritata regulo, devis doni la premion al la filmeto pri Tojama, kiu agas spite al majoritata regulo ĝenerale. La konkurso kondukis homojn al la rezulto plej dadaeska.

Okubo Masami

Japanio

[FORIGITA!: bildo]

Frontpaĝaj bildoj de la dadaisma konkurso