Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Leteroj

Ni atentu la forpason de lingvoj

La artikolo de Garbhan MacAoidh pri la provenca lingvo (Monato 2016/10, p. 11-13) venis tute klare de nelokulo. La provenca lingvo estas unu el la okcitanaj lingvoj kaj mem havas diversajn variaĵojn, kiujn atestas la vortaro Lou Tresor dóu Felibrige (La trezoro de Felibriĝo) de Frédéric Mistral. La rolo de Mistral similas al tiu de Zamenhof: El parolata lingvo li faris skribitan kaj kulturan. Li verkis vortaron, gramatikon kaj poste verkis en la lingvo mem, ne nur Mirèio, sed ankaŭ Calendau kaj memoraĵojn. Li fondis la literaturan klubon Felibrige kaj instigis kolegojn verki en la provenca lingvo.

La lingvo kiel gepatra komplete malaperis dum tri generacioj (mia avino sakris en ĝi). Nur iuj lernantoj lernas ĝin en kelkaj mezgradaj lernejoj por gajni kelkajn poentojn por la ekzameno. Por doni al si bonan konsciencon, la regiona televido proponas duonhoran elsendon semajne, same la gazeto de la regiono (Suda Francio: Provenco/Alpoj/Lazura Marbordo) dediĉas unu paĝon al la provenca. La deviga instruado en la franca ekde 1882 signifis la morton de la provenca. Tiu fenomeno devus atentigi nin pri la forpaso de lingvoj, uzataj nur en la kampoj aŭ kuirejo. Malaperis la provenca en du generacioj. Kio okazos pri la franca (kaj aliaj naciaj lingvoj) en la epoko de la reto, radio, reklamo kaj similaj?

Renée Triolle

La Ciotat