Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Literaturo

NOVELO

Mafa

Kiam al la maljunulviandbiskvitfara fabriko (MAFA) mankis sufiĉe da 75+-gemaljunuloj, la estraro proponis mocion al la parlamento, postulante malpliigon de la aĝo al 70. La parlamento tuj aprobis, la ŝtato tuj promulgis, kaj la junaj policanoj tuj komencis ĉasi homojn, kiuj aĝis pli ol 70 jarojn.

Mi estis fine de mia sesdeka jaro. Mi ektimegis. Kion signifas tiu nova leĝo? Ĉu enkategoriigo de la homoj laŭ ilia (mal)utileco?

Kiu difinas kaj decidas, ke iu homo estas utila aŭ malutila? Ĉu eŭtanazio, abortigo, masakrado, bombardado, sangoplenaj militoj, malsatigo de multaj homoj, ktp, ktp, ne sufiĉis por ekstermi la homan rason? Ĉu vere necesas, ke ni manĝu la viandon de niaj gepatroj? Kaj niaj gefiloj la nian?

Kolerege mi ĉifprenis la ĵurnalon, en kiu aperis la novaĵo, kaj kuris al mia amiko Alberto. Li estis deputito en la loka parlamento. Tre trankvile daŭrigante sian kaftrinkadon, li respondis al mi:
— Ni povas nenion fari, mia amiko. Estas diktite desupre! Se vi volas ...

Mi ne plu atendis. Furioze mi forkuris al Margarita. Ŝi estis tre juna, bela kaj, laŭ mia antaŭa konstato, tre bonkora deputitino en la nacia parlamento. Aŭskultinte min, ŝi belridete kaj dolĉvorte ekis min trankviligi:
— Vi pravas koleriĝi, mia amiko. Ankaŭ ni bedaŭras pro tio. Sed kion fari ...?

Kelkfoje mi frapbatis miajn vangojn. Ne, ne estis sonĝo! Mi, ankoraŭ esperante, kuris al Sam. Ni estis amikoj jam ekde nia infaneco. De kiam li fariĝis vicprezidento, ni malofte intervizitis. Tamen mi esperis ion fari per lia helpo ...

Li respondis tute despere:
— Ne lacigu vin, mia amiko. Direktu vin rekte al la celo. Ĉiuj estas sub Mafa! Se vi volas ion fari, iru al la estro de Mafa. Eble vi povus ...

Mi ne plu aŭskultis lin. Mi kuris al la estrarestro de tiu infera kompanio, kiu regis la tutan landon.

Tre ĝentile li akceptis min. Tre ĝentile li proponis kafon kaj biskviton:
— Ĉu vi ŝatas la verdan aŭ la ruĝan? Kun kafo aŭ kun teo? Kun sukero aŭ kun mielo? ... La verda estas virina kaj la ruĝa estas vira ... Laŭ mi la verda estas pli bongusta ...

Mi certiĝis, ke miaj klopodoj ĝis nun estis vanaj. Mi decidis iri al la palaco de la prezidento kaj peti lian helpon. Kiam mi ekstaris, envenis du uniformvestitaj fortaj viroj. En iliaj manoj estis pleto da flavaj biskvitoj. La estrarestro proponis regali min per novbakitaj biskvitoj:
— Provu nian flavan biskviton ... estas prototipo ... ni nun testas biskvitojn faritajn de sesdekjaraĝaj ...

Said Baluĉi — Marianne Pierquin