Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Leteroj

Scienca nomo sufiĉe klara

Kiel redaktoro de la scienca rubriko mi opinias, ke neniu traduko en la koncerna artikoleto estas forgesita. La frazo “Brazilaj esploristoj konstatis la ĉeeston de t.n. viruso Zika ... en kuloj el la specio Culex quinquefasciatus” estas sufiĉe klara por ebligi al iu ajn leganto kompreni, ke Culex quinquefasciatus estas ne aparta insekto konata nur de zoologoj, sed specifa kaj malofta specio de kuloj (insektoj ĝenerale konataj al ni ĉiuj). Pro memkompreneblaj kialoj ĝi ne povas havi en Esperanto (aŭ en iu ajn nacilingvo) alian nomon ol la sciencan. Ĉu la slovaka ekzemple antaŭvidas apartan nomon por tiu malsaniga kul-specio (aŭ por iu ajn specio de iu ajn besto/planto ĉeesta en iu ajn loko de la planedo tero)?

Roberto Pigro

Kipro