Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Moderna vivo

VIENO

Novaj vagonoj por la Giganta Rado

En la fina fazo de la dua mondmilito 1944: Sovetiaj trupoj atakas Vienon en Aŭstrio. Brulas la budoj kaj dometoj de la amuzkvartalo Prater (ĝi ekzistas jam 251 jarojn) en Vieno. Brulas tie ankaŭ la Giganta Rado kun siaj 30 vagonoj, konstruita en 1896 sur la tereno de la Monda Ekspozicio en 1873. Dum multaj monatoj restas nur grizaj ruinoj. Sed jam en 1946 refunkcias tiu 60-metra radego, sed kun nur 15 vagonoj. Pro la brulo la ŝtala stangaro ne plu estas sufiĉe fortika por teni 30 pezajn vagonojn. Por ŝpari monon ĉiu vagono havas po kvar fenestrojn ambaŭflanke anstataŭ la originalaj ses. Du 15-kilovataj motoroj turnas la radegon. Okaze de nefunkcio eblas turni ĝin ankaŭ mane. Unu kompleta rondiro daŭras kvin ĝis dek minutojn; tio dependas de la nombro de pasaĝeroj.

La Tria Homo

En 1949 la Giganta Rado estis scenejo en la filmo La Tria Homo. Du ĉefroluloj renkontiĝas apud la radego, eniras vagonon kaj rondveturas en ĝi. Dume ili diskutas pri la komercado de medikamento, amaferoj kaj la tiamaj politikaj cirkonstancoj.

Novaj vagonoj

En 2016 la vagonoj ne plu taŭgis por la tutjara uzado. Oni konstruis novajn laŭ la originalaj planoj, do kun po ses fenestroj je ĉiu flanko. La vagonoj havas hejt-instalaĵon kaj klimatizilon. La malnovajn 15 vagonojn oni renovigis kaj vendas nun aŭkcie je minimume po dek mil eŭroj. La tuta renovigado kostis kvar milionojn da eŭroj, tamen la biletprezo por unu rondiro restas la sama: 9,50 eŭroj. Kelkajn vagonojn oni povas lupreni por romantikaj festoj, geedziĝoj aŭ simple por matenmanĝo. Laŭ la reklaminformoj la radego estas “moviĝanta tradicio”.

Vikipedio esperantlingva: Giganta Rado: https://eo.wikipedia.org/wiki/Wiener Riesenrad — Filmo La Tria Homo: https://eo.wikipedia.org/wiki/The Third Man

Walter kaj Renate Klag

korespondantoj de Monato en Vieno

[FORIGITA!: bildo]

La Giganta Rado kaj la amuzkvartalo Prater en Vieno. Foto: WALTER KLAG

[FORIGITA!: bildo]

Unu el la novaj vagonoj de la Giganta Rado. Foto: WALTER KLAG