Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Moderna vivo

NACIAJ PARKOJ

La ĉamoj agrable surprizas

En Monato 2013/01, p. 9, aperis mallonga artikolo pri la nombro de ĉamoj en la Tatra Nacia Parko en Slovakio. Ĉu intertempe la nombro de ĉamoj ŝanĝiĝis?

Laŭ kalkulo pasintan novembron en la slovaka natura parko tie vivas nun entute 1367 ĉamoj, t.e. 417 pli ol en la jaro 2012. La alta nombro agrable surprizis la zoologojn. Laŭ fakuloj, ĉamoj havas en la natura parko tre bonajn naturajn vivkondiĉojn, kaj ĉefe, ili ne havas en tiu montara ĉirkaŭaĵo naturajn predantojn. Post la dua mondmilito en 1949 vivis en Tatroj nur 160 ĉamoj.

La ĉamo montara tatra (science Rupicapra rupicapra tatrica) estas subspecio de la ĉamo montara, kiu vivas nur en partoj de Slovakio. Ilia nombrado en Slovakio estas organizata regule du fojojn jare.

Julius Hauser

korespondanto de Monato en Slovakio