Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Moderna vivo

MEDICINO

Japana kontribuo ĉe la kuba landlimo

Pli ol dek milionojn da homoj en febra stato — kun temperaturo pli alta ol 37,5 celsiaj gradoj — detektis ĝis nun la transruĝaj skaniloj fabrikitaj en Japanio kaj instalitaj en la internacia flughaveno de Havano (Kubo).

“Danke al tiu teknologio, kun pli larĝa spektro por detekti febrajn pasaĝerojn ol nia antaŭa aparato, ni evitis, ke preskaŭ 130 pasaĝeroj enportu en nian landon iun kontaĝan malsanon”, klarigis Ana María Pérez Gómez, la estrino de la flegistoj okupiĝantaj pri la sankontrolado per tiu instalaĵo.

Dum la ceremonio por transdoni tiun kaj aliajn du similajn aparatojn, kiuj estas lokitaj ekde la pasinta februaro en la internacia havana flughaveno, Masaru Watanabe, la japana ambasadoro en Kubo, elstarigis la gravecon por insulaj landoj kiel Japanio kaj Kubo doni apartan atenton al plifortigo de la kontraŭ-epidemiaj kontroloj en flughavenoj.

Juan Carlos Montero

korespondanto de Monato en Kubo