Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Moderna vivo

MEDIO

Italaj rubaĵoj por Aŭstrio

En Italio estiĝas multe da rubaĵoj, same kiel en ĉiu alia industria lando, sed Italio ne disponas pri sufiĉe da rubaĵ-deponejoj kaj bruligejoj. Tial dum la jaro 2017 transportiĝos 70 000 tunoj da dommastrumaj rubaĵoj al Aŭstrio kaj Germanio per vartrajnoj. Oni bruligos la rubaĵojn en tiuj du landoj, produktos varmegan akvon por hejti domojn, kaj elektran energion. Bruligi unu tunon da rubaĵoj sen damaĝi la medion kostas pli-malpli 100 eŭrojn. Timante protestojn, oni tenas sekretaj la lokon kaj la kvanton de la bruligado. En Italio pro tiaj protestoj oni decidis forŝovi la rubaĵojn eksterlanden.

Walter kaj Renate Klag

korespondantoj de Monato en Vieno

[FORIGITA!: bildo]

La antaŭ nelonge renovigita rubaĵobruligejo Spittelau en Vieno, kies fasado estas verko de la artisto Friedensreich Hundertwasser (1928 ĝis 2000). Foto: WALTER KLAG