Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Politiko

LITOVIO

Kamparanoj kaj verduloj ĉepinte

En oktobro pasintjara en Litovio okazis voĉdonado por la nova parlamento, kiu konsistas el 141 parlamentanoj. Kiu politika potenco ŝanĝos la kvarjaran regadon de la socialdemokratoj? Tia demando ofte flirtis en la kapoj de la popolo kaj de partianoj mem. Kvazaŭ la respondo estus memevidenta: unu partian potencon devus anstataŭi alia, nome la plej granda oponanta. Tiu alia estas la konservativuloj (Patria Unio — Kristandemokratoj de Litovio), kiuj en sia lasta kongreso renoviĝis elektinte novan partiestron, la 34-jaraĝan eŭropparlamentanon Gabrielius Landsbergis, la nepon de Vytautas Landsbergis, kun kies agado ligiĝas la vojo de la ŝtata liberiĝo en 1990.

Konservativuloj regresis

Tamen tio, kio estis supozata, ne realiĝis. La rezultoj de la voĉdonado montris, ke la konservativuloj ricevis 31 mandatojn kaj prezentiĝis eĉ pli modeste ol en antaŭa elektado de 2012, kiam ili gajnis 33 lokojn en la parlamento. Ilin draste superis la Litova Unio de Kamparanoj kaj Verduloj, kiu en la partia sistemo lokiĝas en la centra maldekstro. Kamparanoj kaj verduloj gajnis 54 postenojn. Dume la socialdemokratoj kun 17 postenoj restis en la tria pozicio.

Juna parlamento

La novelektita litova parlamento estas iom pli juna ol la antaŭa. La meza aĝo de la nunaj parlamentanoj estas 50,6 jaroj (de la antaŭa 52,8). 59 parlamentanoj el la antaŭa periodo estis reelektitaj. Estas 77 novuloj kaj 5 reelektiĝis post paŭzo. En la parlamento nun laboros 111 viroj kaj 30 virinoj (je 3 virinoj malpli ol antaŭe). La plej juna parlamentano estas 25-jaraĝa ino de la Litova Unio de Kamparanoj kaj Verduloj kaj la plej maljuna estas 75-jaraĝa sinjoro el la partio Ordo kaj Justeco (liberaldemokratoj). La plej maljuna parlamentano tradicie estras la inaŭguran parlamentan kunsidon. La plej riĉa parlamentano estas Ramūnas Karbauskis, la estro de la venkinta unio. La valoro de lia posedaĵo egalas al 11 351 005 eŭroj.

Sociaj problemoj

Tuj post la venko la estro de la Litova Unio de Kamparanoj kaj Verduloj ekparolis pri vasta parlamenta koalicio, en kiu dekstre sidus konservativuloj kaj maldekstre socialdemokratoj. Tamen el postaj politikaj traktadoj rezultis, ke la kamparanoj sukcesis formi koalicion kun la socialdemokratoj, al kiu aliĝis ankoraŭ du anoj de la Laborista Partio.

En sia programo la Litova Unio de Kamparanoj kaj Verduloj forte atentas la nunajn problemojn de la litova socio: perforto, la demografia situacio kaj elmigrado, malfavoraj kondiĉoj por krei familion kaj zorgi pri infanoj. Oni substrekas ankaŭ pli fortan influon de sociaj organizaĵoj, plian preventon anstataŭ sanigado en la sanprotekta sistemo, plifortigon de la familia kuracista institucio kaj instigon de agrikultura evoluado. La partia estraro ankaŭ nomis terenojn, kiuj bezonas apartan atenton: defendon kaj internan sekurecon.

Ramūnas Karbauskis estas konata en Litovio kiel aktiva porulo de senalkohola vivmaniero. Do, por multaj ekestis la demando, kiel estos kun alkoholo dum la regado de la Litova Unio de Kamparanoj kaj Verduloj. Partia estro tuj deklaris, ke diversaj limigoj de la alkoholvendado aperos post nelonge. “La alkoholregado estas unu el niaj prioritatoj. Venos totala malpermeso de prialkohola reklamo. Alkoholon povos akiri nur personoj ekde 20 jarojn aĝaj. En la nunaj superbazaroj alkoholo ne plu estos vendata, sed aperos specialaj vendejoj. Tamen ĉi-momente estas neklare, ĉu tiuj vendejoj estos privataj aŭ ŝtataj”, tiel parolis Karbauskis.

Postendividoj

Laŭ la konstitucio de Litovio la estron de la registaro kun la aprobo de la parlamento nomumas la prezidanto de la ŝtato kaj li komisias al tiu formi la registaron.

La venkinta partio proponis al la posteno de estro de la registaro sian partianon, la 46-jaran Saulius Skvernelis, kiu dum la lastaj du jaroj estis ministro pri internaj aferoj. La postenon de parlamentestro okupis 58-jara agronomo, profesoro de agrikultura universitato, Viktoras Pranckietis.

Al Kaunas

Dum la traktado de la parlamenta koalicio la estroj de la du partioj, la kamparano Ramūnas Karbauskis kaj la socialdemokrato Algirdas Butkevičius, interkonsentis, ke 11 ministrejojn el 14 gvidos la kamparanoj kaj 3 restos por la socialdemokratoj. La ministrejo pri energio estos kunligita kun la ministrejo pri ekonomio. Krome, estas planite, ke du ministrejojn — tiun pri agrikulturo kaj pri la medio — oni translokos al la dua urbo de Litovio, Kaunas. En la registaro ekposteniĝis precipe nepartiaj ministroj, novuloj en la granda politiko.

Dum la inaŭguro de la nova parlamento la prezidanto de Litovio Dalia Grybauskaitė substrekis, ke la nova parlamento por miloj da litovaj civitanoj iĝis kvazaŭ nova espero. “Ili elektadis esperante, ke la politika agado ŝanĝiĝos. Kompreno ŝanĝos indiferentecon. Respondeco anstataŭos egoismon kaj profesieco malkompetentecon. Neagadon anstataŭos rezoluta politiko”, diris la prezidanto.

last

korespondanto de Monato en Litovio

[FORIGITA!: bildo]

La parlamento de Litovio. La postenon de parlamentestro akiris la agronomo Viktoras Pranckietis. La novan registaron de Litovio ekgvidis Saulius Skvernelis. Foto: FOTOBANKO DE LA LITOVA PARLAMENTO