Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Leteroj

Popolismo

Multe oni skribis pri la krizo de la okcidentaj demokratioj. Trump, krizo de Eŭropa Unio, kresko de naciismaj partioj ... Ĉio tio estas diversaj flankoj de la sama problemo. La artikolo “Kial oni elektis Trump” (Monato 2017/01, p. 8) ĝuste klarigis la kialojn. Mi jam antaŭ dudek jaroj antaŭdiris la nunan evoluon kaj atentigis pri la danĝeroj por la demokratio en la eseo “La fino de la socialaj ŝtatoj” (Monato 1997/07, p. 20).

Mi tamen vidas en la nuna evoluo ne nur riskojn, sed ankaŭ ŝancojn. La plej multaj homoj simple nur deziras socialan sekurecon, salajron el kiu oni povas vivi, protekton kontraŭ krimeco kaj fortan ŝtaton kapablan regi la enmigradon. Se niaj arogantaj politikaj elitoj tiajn memkompreneblaĵojn ne plu volas aŭ kapablas garantii, tiam for kun ili!

Jiri Proskovec

Germanio