Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Moderna vivo

KURIOZAĴOJ

Vivi tra la jarcentoj

Italan pasporton havas la plej maljuna persono en la mondo. La sinjorino Emma Morano solenis sian 117an datrevenon la 29an de novembro 2016, gajnante aldonan atestilon de Guinness World Records post tiu jam ricevita en 2015, kiam ŝi estingis “nur” 116 kandeletojn sur sia naskiĝtaga kuko. Temas pri la ununura vivanta homo en la mondo, kiu sukcesis sperti tri malsamajn jarcentojn.

Kok-brustaĵo

La rekorda maljunulino loĝas en Verbania, bela urbo ĉe la lago Maggiore en norda Italio. Ŝi fartas bone (se oni konsideras ŝian aĝon) kaj, laŭdire, pasigis trankvilan vivon. Nuntempe en la bieno, en kiu ŝi loĝas, helpas ŝin eksterlanda virino. Ĉu edziniĝinta? Iam jes, sed ŝi forlasis sian perforteman edzon en la malproksima jaro 1938, kaj ekde tiam ŝi manĝas du ovojn tage. Ĉu povas kaŝiĝi malantaŭ tiaj detaloj la sekreto de ŝia enviinda longviveco? Realisme ŝia kuracisto balancas la kapon. Li ja dubas ĉi-rilate kaj tamen kredas, ke la alta aĝo dependas pli de ŝia optimisma karaktero kaj eble de iu gena faktoro.

Oni informas cetere, ke, spite al tio, kion oni povus supozi, sinjorino Emma ĉiam manĝis malmultajn legomojn. Ŝi ankaŭ ne manĝas multe da fruktoj. Ŝia dieto baziĝas ne tiom sur sanigaj nutraĵoj aŭ italaj pastaĵoj, kiom sur ovoj kaj kok-brustaĵoj. Tamen estas rimarkinde, ke ŝi ĉiutage enigis en sian korpon la samajn manĝaĵojn je la sama horo.

Kiu ajn estas la klarigo de ĉi tiu nekredebla situacio, Emma ja “enterigis”, unu post la alia, plurajn pli junajn ulojn. Kaj ŝi firme decidis daŭrigi longe sian surteran pilgrimadon, laŭeble — sed tio nefacile eblos! — almenaŭ ĝis la atingo de sia kvara viv-jarcento, post 83 jaroj!

Roberto Pigro

korespondanto de Monato en Italio, Kipro kaj Grekio