Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Moderna vivo

SPORTO

Kankra rekordo

Dum la tradicia aŭtuna maratono en la litova regiona parko apud la rivero Nemano estis fiksita stranga rekordo. La 31-jaraĝa Sandra Valančauskaitė [valancaŭskajte] el Klaipėda, nomata fera virino, decidis konkeri la maksimuman distancon de la maratono (55 kilometrojn) marŝante kankre, t.e. frontante malantaŭen. Tiun distancon ŝi marŝis dum preskaŭ 12 horoj. Kian impreson ŝi ricevis, marŝante longan distancon en tiel stranga maniero?

“Iom alian. Komence oni sentas enuon, malkomforton, funkcias aliaj muskoloj, kaj la ekvilibrosenso avertas, ke okazas io nekutima. Dum la paŭzo oni sentas kapturniĝon. Doloras ne la kalkanoj kiel dum la ordinara marŝado, sed la fingroj kaj la antaŭa parto de la piedoj. Ajna eta monteto ŝajnas kiel grandega monto kaj ŝtoneto kiel ŝtonego. Tamen post sufiĉe granda distanco ĉio fariĝas ordinara kaj tolerebla. Atinginte la celon oni komprenas, ke la pacienco, persisto, fortrezervo kaj potenco, sume la propra memfido, estas neelĉerpeblaj”, rakontis Sandra.

La atingo de Sandra estis registrita en la libro de rekordoj de Litovio. Samstila atingo ne troviĝas en la libro de mondaj rekordoj. Tamen en Interreto eblas trovi informojn, ke en 1989 la usonano Anthony Thornton tiumaniere atingis eĉ 153,5 kilometrojn.

last

[FORIGITA!: bildo]

Sandra Valančauskaitė 55 kilometrojn iris kankre.