Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Ekonomio

EŬROPA UNIO

La vokocentroj forlasos Albanion

Vokocentroj estas oficejoj, kie oni traktas telefonvokojn de klientoj aŭ aliaj personoj. Oficistoj en vokocentroj vendas varojn kaj servojn, kaj asistas klientojn post la vendo. Ofte tiuj centroj estas lokitaj en landoj kun malaltaj salajroj, kie troveblas sufiĉe da personoj, kiuj flue parolas la lingvon de la hejmlando de la kontraktanta kompanio, ekzemple en Barato por anglalingvaj landoj kaj en Albanio por Italio.

Ŝoka por albanoj estis la novaĵo pri nova itala leĝo, laŭ kiu kompanioj italaj, havantaj vokocentrojn ekster la landoj de Eŭropa Unio, devas tuj ĉesigi sian agadon tie. En Albanio ili dungis 25 000 virinojn, ĉefe junajn, je salajro de ĉirkaŭ 200 eŭroj monate. Se ili daŭrigos la laboron en Albanio post marto 2017, ili monpuniĝos je 50 000 eŭrojn tage. Tio devigas la italajn kompaniojn tuj transloki siajn investaĵojn en iun landon de EU, ekzemple Bulgarion aŭ Rumanion. Ili preferas ne reveni Italion pro la altaj impostoj kaj salajroj.

La albana registaro petis, ke la itala registaro almenaŭ prokrastu la aplikon de la leĝo, sed verŝajne tio ne eblas. Albanio estas kandidato-membro de EU kaj Italio delonge subtenas Albanion en ĝia vojo al EU kaj okupas la unuan lokon inter la fremdaj investantoj.

Bardhyl Selimi

korespondanto de Monato en Albanio

[FORIGITA!: bildo]

Kompanioj italaj, havantaj vokocentrojn ekster la landoj de Eŭropa Unio, devas tuj ĉesigi sian agadon tie. Foto: BARDHYL SELIMI