Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Moderna vivo

PACAGADO

Armilindustrio observata

Kadre de pacosemajno en Aŭgsburgo, Germanio, okazis prezento de la libro Netzwerk des Todes (Retaro de la morto) kaj diskutado kun pacaktivisto Jürgen Grässlin [jírgen greslín]. Grässlin estas aktivulo en Deutsche Friedensgesellschaft (Germana Pac-Asocio), kiu atente observadas la negocojn de la armilindustrio. Kune kun dokument-filmisto li esploris kaj malkovris skandalon: la pafilentrepreno Heckler und Koch vendis milojn da pafiloj en landoj, al kiuj estas malpermesate liveri armilojn.

Anstataŭ persekuti la krimulojn ...

Prokuroro en Stuttgart komencis juĝenketon kontraŭ la ĵurnalistoj, kiuj malkovris, ke germanaj armilentreprenoj kontraŭleĝe eksportis armilojn al Meksiko. La ĵurnalistoj estis akuzitaj pri perfido kaj malkaŝo de ŝtataj sekretoj kaj pri krimoj kontraŭ la leĝoj rilate al la gazetaro. La filmisto Daniel Harrich [dániel háriĥ] kaj minimume kvar pliaj personoj, inter ili ankaŭ la pac-aktivisto Jürgen Grässlin, en 2010 denuncis la entreprenon Heckler und Koch. La prokuroro bezonis pli ol kvin jarojn por reagi kontraŭ ŝtataj oficistoj kaj iamaj kunlaborantoj de tiu entrepreno, dum li fulmorapide agis kontraŭ ties kritikantoj.

... kulpigi la ĵurnalistojn

La prokuroro estas kritikinda, ĉar li persekutas homojn, kiuj defendas kaj la pacon kaj la ŝtatan leĝaron. Samtempe li rifuzas persekuti krimulojn en entreprenoj, precipe ĉe Heckler und Koch. Miloj da homoj tra la tuta mondo, laŭdire unu en ĉiu kvaronhoro, estas mortpafitaj per armiloj produktitaj kaj venditaj de tiu entrepreno. Krome, armiloj migras: ekzistas pri ili mondvasta komerco. Ne eblas kontroli, kiu finfine ricevas ilin, ĉu amikaj landoj, ĉu diktatoroj, ĉu krimuloj, ĉu tiranoj.

Jomo Ipfelkofer

korespondanto de Monato en Germanio

[FORIGITA!: bildo]

Kadre de pacosemajno en Aŭgsburgo, Germanio, okazis prezento de la libro Netzwerk des Todes (Retaro de la morto).

[FORIGITA!: bildo]

La verkanto de tiu ĉi artikolo, Jomo Ipfelkofer, donacis al la preleganto broŝuron dulingvan pri la katolika pacemulo kaj esperantisto Max Josef Metzger. En sia propra libro Netzwerk des Todes (Retaro de la morto) Grässlin aldonis dediĉon en Esperanto.