Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Moderna vivo

LITOVIO

Kristnasko funde de lago

Anoj de la plonĝista klubo Oktopusas el la litova havenurbo Klaipėda havas interesan tradicion por festi Kristnaskon kaj akompani la finiĝantan jaron. Inter Kristnasko kaj Novjaro ili kuniĝas ĉe la lago Plateliai en nord-okcidenta Litovio kaj organizas amuzan enplonĝadon en la malvarman akvon de la lago. Sed tio ne estas simpla plonĝado.

Antaŭ ol salti en la akvon, sur la bordo ili ornamas kristnaskan arbon. La ornamaĵoj estas manĝeblaj objektoj, ekzemple fruktoj, biskvitoj, krustaĵetoj, kaj aldoniĝas ankaŭ simbolo de la venonta jaro. Kun la ornamita arbo la grupo de fervoraj plonĝistoj saltas en la akvon kaj profundiĝas ses metrojn por fiksi la kristnaskan arbon sur la lagan fundon. Sekvas simbola festa ceremonio, fotado kaj, se la veterkondiĉoj favoras, plia amuziĝo.

Subakva avenuo

Tiu festa plonĝotradicio ekis en la jaro 1999. Ekde tiu jaro ĉe la fundo de la lago Plateliai fine de ĉiu decembro aperas unu plia ornamita piceo, kiu aldoniĝas al la subakva avenuo formita el antaŭjaraj kristnaskarboj. Plonĝoŝatantoj rakontas, ke en la akvo la arboj restas belaj dum kelkaj jaroj, kvankam la naturaj ornamaĵoj, bongustaj por la fiŝoj, malaperas jam post kelkaj tagoj.

Litovio estas lando kun malstabila klimato. Unu vintro povas esti frosta, kaj alia sufiĉe milda. Plonĝistoj asertas, ke plonĝado dum milda vetero estas multe pli facila kaj ne tiel impresa kiel dum frosta vintro, kiam sur la lago kuŝas dika tavolo da glacio. En tiu okazo necesas fari truon en la glacio, kaj nur kelkaj homoj profundiĝas. Tamen, kiam de la fundo oni levas la okulojn, la impreso estas mirinda: fojfoje la glacio aspektas blanka kiel lakto, en aliaj okazoj travidebla kiel vitro aŭ brilanta pro la suno.

Vidindaĵoj

Krom viziti la kristnaskarban avenuon, plonĝistoj ĉe la fundo de la lago povas ĝui subakvajn kreskaĵojn kaj renkonti diversspecajn fiŝojn. Estas ankaŭ aliaj interesaj vidindaĵoj: en 11-metra profundo estas restaĵoj de ponto, kiu en la 15a jarcento kondukis al unu el la sep insuloj de la lago, Kastel-insulo. Rompitaj pecoj de helikoptero markas la lokon de iama akcidento, kaj troviĝas ankaŭ antikvaj boatoj de fiŝkaptistoj.

Antaŭ kelkaj jaroj plonĝistoj trovis skulptaĵon de la reĝino Bona (1494-1557) kaj nomis ĝin “Fraŭlino de la profundo”. En 2005 kun franciskanoj en 16-metra profundo la plonĝistoj starigis kvar-metran lignan krucon kun skulptaĵo de Jesuo suferanta.

last

korespondanto de Monato en Litovio

[FORIGITA!: bildo]

Ornamita kristnaska arbo profundiĝas en la akvon de la lago Plateliai.