Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Scienco

KUBO-USONO

Vakcino kontraŭ pulma kancero finfine testeblas

Komence de januaro 2017, la prezidantino de la usona instituto Rosswell Park anoncis la unuafojan ricevon de permeso por la testado de iu medikamento. Unuavide temas pri afero tute normala, sed ĉi-okaze temas pri la testado de CIMAvax-EGF, vakcino utila kontraŭ la ekapero de pulma kancero, preparita en la Instituto pri Molekula Imunologio de Kubo.

La kunlaboro inter la du institutoj komenciĝis neformale en 2011 kaj oficialiĝis en 2015. La unua kaj plej malfacila paŝo cele al la efektivigo de testado de la koncerna vakcino estis la obteno de permeso deflanke de la usona oficejo pri la kontrolo de eksterlandaj aktivaĵoj (angle OFAC): la postaj paŝoj estis pli simplaj.

Alireblo

CIMAvax-EGF estas unika vakcino, ĉar ĝia efiko direktiĝas ne kontraŭ la kancero mem, sed kontraŭ la faktoro de epiderma kresko (angle EGF), kiun tumoraj ĉeloj bezonas. La medikamento estas relative malmultekosta kaj alirebla al kiu ajn. Krome, tre probable, ĝi estos utila por la kuracado ankaŭ de alitipaj kanceroj.

Pluraj medikamentoj estas nuntempe preparataj aŭ testataj en Kubo: CIGB (kontraŭ akuta miokardia infarkto), JM-20 (molekulo, kiu espereble helpos trakti cerban iskemion), sen forgesi la esploradon pri praĉeloj, pri kiu Monato (2017/01, p. 20) jam raportis. Aldone, nova generacio de Heberprot-P (uzebla kontraŭ ulceroj en la piedoj de diabetuloj) ricevis patenton en Eŭropa Unio.

Alberto García Fumero

korespondanto de Monato en Kubo