Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Moderna vivo

KONGO

Katoviando kiel plado

Supozeble pli bongusta ol kokidaĵo, kataĵo — nomata en la ĵargono de Kinŝaso kondoko — nun havas pli da konsumantoj ol oni povas pensi. La rita mortigo estas kruela kaj la kuirado estas vera magio rezervita por la inicitoj.

Buĉado

La tekniko por kapti tiun katon estas brizo! “Nenio estas pli facila”, ofte diras tiuj junuloj, el kiuj multaj estas konataj kiel Kuluna — deliktuloj, kiuj disvastigas teruron en la urbo. Efektive, ili metas kaptilon por la kato lasante sur la tero fiŝon bone rostitan kaj aspergitan per endormiga pilolo, ofte Diazepam.

Post la manĝado de la venenita fiŝo la katido estas rapide senkonscia. Tiam ili metas ĝin en sakon. Nun malliberigita la kompatinda kato estas poste kunportata al sekreta loko for de maldiskretaj okuloj. Dum la katido estas ankoraŭ ŝlosita en sia sako, ĝiaj ekzekutistoj bombardas ĝin per bastonetoj kaj per grandaj ŝtonoj ĝis la morto.

Kuirado

La katido kruele mortigita estas nun preta por kuirado. La junuloj metas ĝin ĉe la flamojn de fajro por forigi hararon, kiu estas konsiderata damaĝa por la homa sano. Post tio, la junuloj estas okupitaj amputante ĝiajn nemanĝeblajn partojn, ekzemple ungojn kaj voston.

Ankaŭ la intestoj estas apartigitaj por speciala purigado. La karno estas purigita trifoje en varma akvo kun la celo forigi la viskozan mason. Kiel rezulto, ĝi estas malpli komplika. Nur mankas miksi la viandon kun saŭco kaj kuiri dum almenaŭ unu horo. Tiam la manĝo estas preta.

Ŝatata plado

Katoviando iĝis unu el la plej popularaj pladoj de kelkaj junuloj en ekstercentraj distriktoj de la ĉefurbo. Kelkfoje ili eĉ ŝtelas katojn, ĉar ili vere volas manĝi tian viandon.

Laŭ atesto de junulo el tiu grupo la viando de tiu besto estas multe pli bongusta ol tiu de bovo, kapro aŭ anaso. Alia juna knabo en la urbeto Ngaba ne zorgas kaj diris: “Nu, mi manĝas kataĵon, do kio! Ĉu mi mortis? Mi ankoraŭ vivas! Ĝi estas viando, kiu donas forton”.

La kato, ĉu festoviando?

Dum la jarfinaj festoj ĉiam estas favora ŝanco por tiuj junuloj de la forgesitaj areoj alproksimiĝi kaj dividi ĉi tiun faman pladon inter si, akompanatan de superdozoj da likvoroj kaj kanabo. Tio okazas dum Kristnasko kaj Novjaro.

En Kinŝaso, la konsumo de katoviando estas entute ĉefe tabuo, sekreta afero kaj pri tio okupiĝas precipe kelkaj junulgrupoj kaj triboj.

Tiu konsumo ĉiufoje fariĝas pli grava pro la plimultiĝo de grupoj da Kuluna en la urbo. Se daŭras tiu rapida kreskado, katoaĵo estos vendata sur la stratoj kiel stangetrostaĵoj; eĉ al tiuj, kiuj ĝin ne kutimas manĝi.

Serge Rusaki

korespondanto de Monato en D.R. Kongo