Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Turismo

UKRAINIO

Unika muzeo de paskaj ovoj

Kolomyja estas negranda urbo en Ivano-Frankivsjka regiono, okcidenta Ukrainio. Kolomyja estis fondita antaŭ preskaŭ 800 jaroj. La urbo estas vaste konata pro la ĉi tie troviĝanta unika muzeo de kolorigitaj paskaj ovoj. La muzeo estas konstruita en la formo de grandega kolorigita ovo (ukraine pisanka).

Dekomence kolekto de pisanka-ovoj estis konservata en la muzeo de Kolomyja, sed iom post iom la kvanto de eksponaĵoj pliiĝis. Tial ekestis la ideo fondi apartan muzeon de la interesaj eksponaĵoj. Estis difinitaj la ĉefaj celoj de la muzeo: kolekti, konservi, popularigi la artaĵojn inter la loĝantaro kaj gastoj de la urbo. En la jaro 2000 komenciĝis la nova historio de la muzeo. Tiam ekfunkciis specialigita konstruaĵo, kies parto estas farita en la formo de 13,5 metrojn alta kolorigita ovo.

La ĉefa parto de la pisanka-kolekto estas kolorigitaj paskaj ovoj el diversaj lokoj de Ukrainio, kaj ankaŭ el Belorusio, Ĉeĥio, Pollando, Svedio kaj aliaj. Krome ĉi tie videblas eksponaĵoj el foraj partoj de la mondo kiel Indonezio, Barato, Pakistano kaj aliaj landoj.

Tradicio de la muzeo estas, ke ĉiu altranga vizitanto lasu sian “spuron”: aŭtografon sur speciale preparita ovo, post kio pentristo kolorigas ĝin en pisanka-stilo. Do, se vi venus al Kolomyja, nepre vizitu kaj ĝuu tiun vidindan muzeon.

Dmitrij Cibulevskij

korespondanto de Monato en Ukrainio

[FORIGITA!: bildo]

Paskaj ovoj en Kolomyja. Fotis: DMITRIJ CIBULEVSKIJ