Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Scienco

KURIOZAĴOJ

Katoj estas tiel inteligentaj kiel hundoj

Japanaj sciencistoj asertas, ke la katoj estas verŝajne tiel inteligentaj kiel la hundoj, pro tio, ke ambaŭ atingas similajn rezultojn dum apartaj testoj pri memoro. La esploro, kadre de kiu estis uzitaj 49 tiaj dombestoj, pruvis, ke la katoj ne forgesas kelkajn agrablajn spertojn rilate al specifaj okazaĵoj — ekzemple kiu estas ilia preferata manĝaĵo —, same kiel la hundoj faras. Oni konas tiun tipon de memoro kiel epizodan memoron.

La japana psikologo Saho Takagi, laboranta en la universitato de Kioto, klarigis, ke la katoj, ĝuste kiel la hundoj, povas memori unuopajn pasintajn spertojn, kio povas implici, ke ili havas epizodan memoron interalie similan al tiu de la homoj.

Konscio

“Tiun memorkapablon oni povas rilatigi kun la introspekta funkcio de la menso: el la esploro ja rezultas la ekzisto de iu tipo de konscio ĉe la katoj mem”, certigis la azia fakulo. “Interese estas, ke ili povas efektive ĝui la memoron pri estintecaj spertoj, kiel faras la homoj”, li aldonis. La japana skipo testis ĉe 49 katoj ilian kapablon ne forgesi, ekzemple, en kiu inter pluraj ujoj ili antaŭe manĝis. La esploristoj malkovris, ke felisoj povas reteni informojn, ekzemple kiu el la ujoj enhavis nutraĵon kaj kie tiuj ujoj sin trovis antaŭ 15 minutoj. Ankaŭ tio ĉi sugestas, ke katoj efektive havas epizodan memoron.

Grimacoj

La sciencistoj komprenigas, ke la katoj ja povas memori aferojn dum multe pli da tempo ol tiu de la ne longdaŭra testa periodo. Ili asertas, ke tiuj dombestoj povas egali la hundojn ĉe kelkaj mensaj testoj, kiuj inkluzivas la respondon al specifaj homaj grimacoj, vizaĝaj esprimoj kaj emocioj.

Juan Carlos Montero Medina

korespondanto de Monato en Kubo