Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Ekonomio

ITALIO

Pli kaj pli multekosta lando

Italio estas konsiderata paradiza lando, danke al unike milda klimato, alta vivkvalito kaj relative malmultekosta vivo. Io ŝajnas tamen esti ŝanĝiĝinta lastatempe: la naturaj fenomenoj ekstremiĝas (obliĝas fortaj tertremoj, dumvintre okazas eĉ mortigaj lavangoj), la ekonomia krizo ne ĉesas sufoki la konsumantojn kaj la vivo ĝenerale fariĝas ĉiam pli multekosta.

En la mediteranea duoninsulo nutraĵoj, senalkoholaj trinkaĵoj kaj tabako havas prezon je mezume 9 % pli altan ol en aliaj ŝtatoj de EU, dum lokaj salajroj spertis notindan malkreskon ekde 2008. La nunaj prezoj, tre similaj al la francaj spite al sendube malpli granda malneta enspezo por loĝantoj en Italio, superas jam tiujn de vendejoj kaj superbazaroj en riĉaj nord-eŭropaj landoj kiel Germanio kaj Belgio.

Ovoj

Ĉi tion indikas donitaĵoj publikigitaj de la statistika instituto Eurostat, laŭ kiu la plej altaj prezoj de manĝaĵoj, enkadre de EU, registriĝas en Danio (145 %, kompare kun averaĝa 100 % en EU). La plej favorajn kostojn oni ĝuas en Pollando (63 %). En Italio multekostas precipe lakto, fromaĝo kaj ovoj, kies prezo estas eĉ 21 % pli altaj ol en la ceteraj landoj de EU.

Roberto Pigro

korespondanto de Monato en Italio, Kipro kaj Grekio