Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
Mi opinias, ke la artikolo Ĉampionoj pri sidemo (Monato 2017/01, p. 21-22) de Jean-Jacques Wintraecken estas ne nur interesa, sed ankaŭ signifoplena. Mi volus rimarkigi, ke ankaŭ Slovakio havas la samajn problemojn. Longdaŭra sidado estas problemo ne nur de plenkreskuloj, sed ankaŭ de infanoj. Krom tio, enorma nutrado kaj malsufiĉo da korpa aktiveco sekvigas diversajn malsanojn, kiel diabeto, malsanoj de artikoj, alta sangopremo ktp. Ĉiu civitano kritikas la situacion, sed senrezulte. Mi estas plene konvinkita, ke longdaŭra sidado estas civiliza malsano, por diri pli ĝuste: malĝusta vivostilo. Dependas de ni, kiel ni volas plibonigi la kvaliton de nia sanstato kaj de nia vivo.
Julius Hauser
Slovakio