Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Moderna vivo

MUZIKO

Gitaro 18-korda por la publiko novjorka

Ĉu ekzistas gitaro kun 18 kordoj? Jes ja: kaj ĝi ĵus alfrontis longan aviadilan vojaĝon de la itala insulo Sardio al Novjorko, kie oni ĝin atendis kun komprenebla scivolo.

Por ĝia inventisto, Paolo Angeli [páolo ánĝeli], estas malfermiĝontaj la pordoj de la legenda Carnegie Hall en Manhatano. Lia oficiala debuto en tiu “olimpo” de la muziko, okazos la 26an de januaro 2018. “Mi sentas min nekredeble kontenta pro ĉi tiu novaĵo”, deklaris la eklektika muzikisto el Palau, vilaĝo kuŝanta proksime de la sarda ĉefurbo Kaljaro (itale Cagliari).

Piedklavaro

Paolo Angeli mem ekhavis la ideon pri iu tiel nomata sarda gitaro: reala orkestra muzik-instrumento, kies ĉefa karakterizo estas la posedo de 18 kordoj. Temas esence pri hibrido inter baritona gitaro, violonĉelo kaj drumo. Ĉio estas valorigita de la ĉeesto de etaj marteloj, piedklavaro, helicoj kun ŝanĝiĝema paŝo. La unua koncerto de Paolo Angeli estis enmetita en la fako World pop and jazz (monda popo kaj ĵazo).

Roberto Pigro

korespondanto de Monato en Italio, Kipro kaj Grekio