Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Moderna vivo

VIENO

Vaflofabriko hejtas tutan kvartalon

Bakforno produktas multe da varmo. La varmenergio venas en la atmosferon kaj malaperas en la kosmo. Tio estas malŝparo de energio kaj mono, sed ekzistas alternativo.

Milionoj da vafloj

Mondvaste konataj estas la vafloj de la firmao Manner, kies sidejo estas en la 17a distrikto de Vieno. Tiuj bongustaĵoj estas farĉitaj per avelokremo: Kvin vafleto-tavoloj, inter ili kvar kremtavoloj da avelo kaj kakao kun dimensioj de 49 × 17 × 17 milimetroj. Unu pako konsistas el dek vafloj. La produktado estas unu miliono da pakoj en ĉiu tago, ankaŭ sabate kaj dimanĉe per 24-hora laborado.

La fondiĝo de la firmao okazis en la jaro 1890. En tiu tempo la aveloj venis el la itala urbo Napolo; tial estiĝis la nomo napolaj vafloj. La fabriko Manner, kie nuntempe laboras 400 homoj, estas protektata kiel arkitektura monumento.

Vendata varmo

Okaze de renovigado oni cerbumis pri la ekonomia uzo de la eliĝanta varmo. La povumo estas unu megavato kaj tio sufiĉas por varmigi mil platojn de elektra forno. Manner faris kontrakton kun Wien-Energie (Viena energio), energikonzerno de la urbo Vieno: la firmao vendas varmakvon por hejti 600 loĝejojn en la proksimeco. Por la instalado de la 3,5 km da tuboj Manner pagas 80 000 eŭrojn, sed Wien-Energie pagas 320 000 eŭrojn. La aŭstra ŝtato povas nun importi malpli da multekostaj fosiliaj energiportantoj kaj Manner ricevas monon por la varmigado. Jen profito por ambaŭ. La firmao reklamas per la slogano “Ĝuste Manner oni ŝatas.” Nun oni povus diri: “Ĝuste la varmon de la bakfornoj de Manner oni volonte uzas.”

Walter kaj Renate Klag

korespondantoj de Monato en Vieno

[FORIGITA!: bildo]

Reklamo de Manner.

[FORIGITA!: bildo]

La fabriko Manner en la 17a distrikto de Vieno hejtas tutan kvartalon. Foto: WALTER KLAG