Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Moderna vivo

GREKIO

2500-jara totemo

Totemo 2500-jara motivis la enprizonigon de sep albandevenaj soldatoj en Grekio. Ĝi estis adorata jam de jarmiloj, sed en la lastaj jaroj okaze de internaciaj futbalmatĉoj kun partopreno de Albanio, miloj da fanoj per la manoj imitas la totemon en la stadiono, kiel signo de kuraĝigo kaj fiereco esti albano. Tio plaĉis ankaŭ al eksterlandanoj kaj eminentuloj, inter ili artistoj, sportistoj, politikistoj, policistoj kaj soldatoj.

“Militeca” totemgesto

Antaŭ nelonge sep albandevenaj soldatoj ĵus varbitaj de la greka armeo en Messolonghi, kiuj ankoraŭ ne ĵuris la soldatĵuron, renkontiĝis kaj fotis sin kune farante tiun geston tute albanan. Tio provokis fortan reagon fare de politikaj dekstruloj kaj de la ministro pri defendo de Grekio. Oni ordonis aresti kaj juĝi la sep junulojn, kiuj estis kondamnitaj je 60 tagoj da mallibereco pro “gesto naciisma kontraŭ la greka ŝtato”.

En Grekio loĝas kaj laboras kelkcent mil albanaj rifuĝintoj ekde 1990. En la greka armeo nuntempe servas almenaŭ 12 000 albandevenaj soldatoj.

Bardhyl Selimi

korespondanto de Monato en Albanio

[FORIGITA!: bildo]

Skulptaĵo de la totemo troviĝas en la arkeologia muzeo de la 2600-jara urbo Durrës, Albanio.

[FORIGITA!: bildo]

Futballudanto totemgestas kiel festosigno de bona ludado.