Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Politiko

OPINIO

La fenomeno de Haradinaj

Antaŭ nelonge Interpol arestis en la flughaveno de Bazelo la eksan ĉefministron de Kosovo, Ramush Haradinaj [ramúŝ haradinaj]. La motivo: en la jaro 2004 Jugoslavio (Serbio kaj Montenegro) lanĉis por Haradinaj internacian arestordonon, akuzinte lin pri militkrimoj dum la jaroj 1998-1999.

La okazintaĵo kaŭzis furoran proteston fare de albanoj ne nur en Kosovo, sed en pluraj landoj. Kial do? Unue, Ramush Haradinaj estis dufoje prijuĝita de la Internacia Pun-Tribunalo por Eksa Jugoslavio en Hago pro militkrimoj kaj senkulpigita. Due, antaŭ 18 monatoj Haradinaj estis samkiale rearestita de la slovena polico, sed tuj poste liberigita pro manko de pruvoj. Trie, Haradinaj plurfoje vizitis Francion kaj eĉ spektis la futbalmatĉojn de UEFA Eŭro 2016, sed okazis neniu aresto. Kvare, nun ne plu ekzistas Jugoslavio, kaj Serbio ne havas jurisdikcion sur Kosovo, kiu sendependiĝis la 17an de februaro 2008. Ĝin jam agnoskis 113 membro-ŝtatoj de Unuiĝintaj Nacioj. La juĝejo de Colmar en Francio, malgraŭ la forta insisto de Serbio pri la deportado de la arestito al Serbio, decidis, ke Haradinaj restu libera, dum la juĝproceso daŭras.

Suvereneco

Serbio obstine insistas pri sia suvereneco sur Kosovo. Malgraŭ ĝiaj deklaroj pri “Kosovo kiel spirita lulilo de Serbio” kaj similaj, ĝia vera intenco estas plua posedado kaj ekspluatado de kosovaj ercejoj kaj aliaj resursoj. Interalie, pri la minejo de Trepča, norde en Kosovo, oni ŝerce diris dum la jugoslavia tempo: “Trepĉa laboras, Beogrado konstruas”.

Lastatempe Serbio entreprenis novan grandan provokan agon: trajno el Beogrado surskribita per slogano “Kosovo estas serba” en dudek lingvoj ekiris en la direkto al Mitrovica de Kosovo. La norda parto de Mitrovica, kie nun loĝas serba plimulto, fakte estas administrata de Serbio, kiu pagas salajrojn kaj sendas tien diversajn helpaĵojn. Denove fortaj protestoj kaj decidema reago fare de la registaro de Kosovo devigis la trajnon halti en Raška, antaŭ la landlimo kun Kosovo, kaj reveni Beogradon.

Seniluziigitaj

La albanoj estas seniluziigitaj de la tiel nomataj “interparoloj de Serbio kaj Kosovo pri komunaj aferoj”. Ĉiam Serbio profitis de tio, akirante multajn profitojn de EU: interalie, la liberan moviĝon tra la ŝengena areo, la kandidatecon por iĝi EU-membro-ŝtato kaj aliaj, dum Kosovo ankoraŭ plurestas la plej izolita lando en Eŭropo kaj en la mondo. Serbio ne permesas, ke Kosovo havu propran telefonprefikson, malpermesas, ke ĝi ekfunkciigu la novan interkonektan lineon de elektro konstruitan per subvencio de EU, kaj ankoraŭ ne redonis la pensian fonduson de Kosovo.

Intertempe miloj da soldatoj kaj serbaj specialaj trupoj estas ĉe la landlimo kun Kosovo.

Bardhyl Selimi

Albanio

[FORIGITA!: bildo]

Trajno el Beogrado kun la slogano “Kosovo estas serba” direkte al Mitrovica. Foto: BARDHYL SELIMI