Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Turismo

KUBO

Kaverno “Martin Infierno”

La mirindaĵoj de la naturo estas nekalkuleblaj. Unu el ili formiĝas en la interno de kavernoj. Temas pri la belaj kaj imponaj stalaktitoj kaj stalagmitoj.

En la centra regiono de Kubo etendiĝas la montaro Escambray [eskambrai]. Ĝi ampleksas tri provincojn: Sancti Spiritus, Cienfuegos kaj Santa Clara [klara]. En tiu montaro proksime al Sancti Spiritus, en la municipo Cumanayagua [kumanaĵagŭa] de la provinco Cienfuegos, troviĝas kaverno, malkovrita en 1967.

La nomo de tiu kaverno “Martin Infierno” estas ligita kun la legendo pri la sklavo Martin. Laŭ la legendo la sklavo fuĝis el bieno en Trinidado. Oni persekutis lin per hundoj. Por savi sin li eniris la kavernon kaj neniam plu oni vidis lin.

Laŭ komunaj esploroj de kubaj kaj eksterlandaj speleologoj en la lasta ejo de la kaverno troviĝas unu el la plej altaj stalagmitoj en la mondo, 67,2 metrojn alta kaj 30 metrojn larĝa. Ĝi formiĝis antaŭ 5 milionoj da jaroj.

La kaverno “Martin Infierno” kaj ĝia ĉirkaŭaĵo estas ĉarma naturloko ne nur pro sia beleco, sed ankaŭ pro sia graveco por la speleologio. En 1990 oni deklaris la kavernon Nacia Monumento.

Yoandra Isabel Rodríguez

korespondanto de Monato en Kubo