Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
La du pasintaj vintroj de 2014-2015 kaj 2015-2016 estis relative varmaj en Aŭstrio, sed la januaro de 2017 estis unu el la plej frostaj dum la lastaj tridek jaroj. La temperaturo estis de 3 ĝis 5 gradoj sub la multjara averaĝo.
Infanoj ĝojas pri la neĝo, sed la formetado de tiu blanka miraklo kostas pli ol 100 milionojn da eŭroj. La komunumoj kaj federaciaj landoj devas formeti la neĝon de sur siaj aŭtoŝoseoj kaj aliaj stratoj, kies longo estas entute 130 000 km.
Por fandi neĝon kaj glacion, oni bezonas en unu vintro ĝis 270 000 tunojn da salo. Por mildigi la frostan sorton, neĝplugveturiloj en Vieno portas nun amuzajn nomojn: Floko-Rulvolvilo, Vieno Mojosas, Viena Duobla Klingo. La lasta estas plugveturilo, kiu havas antaŭe normalan fiksitan neĝplugilon kaj malantaŭe du plugilojn, kiuj moviĝas supren kaj suben kaj tiel eblas purigi ankaŭ truojn.
Walter kaj Renate Klag
korespondantoj de Monato en Vieno
[FORIGITA!: bildo]
Por mildigi la frostan sorton, neĝplugveturiloj en Vieno portas nun amuzajn nomojn: Floko-Rulvolvilo, Vieno Mojosas, Viena Duobla Klingo. Foto: WALTER KLAG