Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
La Monda Organizaĵo pri Sano (MOS) ĵus konsentis la Premion pri Publika Sano al la kuba medicino-taĉmento Henry Reeve agnoskante ĝian internacian solidaran laboron por alfronti naturajn katastrofojn kaj gravajn epidemiojn.
Enkadre de la 140a kunsido de la MOS-Konsilio oni unuanime decidis pri tiu oficiala rekono memore al Lee Jong-wook, eksa ĝenerala direktoro de tiu organizaĵo (2003-2006). La menciita premio, establita en 2009, rekonas la klopodon de personoj, institucioj kaj organizaĵoj, kiuj signifoplene kontribuis al la agadkampoj de la publika sano.
La konsento premii tiun kuban taĉmenton agnoskas la solidaran taskon interalie de pli ol 250 fakuloj batalantaj kontraŭ la ebolo-epidemio en okcidenta Afriko en la jaroj 2014 kaj 2015.
La taĉmento Henry Reeve estis fondita en Havano la 19an de septembro 2005 de Fidel Castro Ruz — forpasinta la 30an de novembro 2016 — kun la celo disponigi fakulojn speciale trejnitajn, al kiu ajn lando suferanta katastrofon, uraganojn, inundojn kaj aliajn naturajn fenomenojn.
De tiam 7254 kubaj medicinaj kunlaborantoj konsistigantaj 22 brigadojn helpadis en 19 landoj (dufoje en Haitio kaj Ĉilio) en plej diversaj mondpartoj. Ili dediĉis sian tutan atenton al pli ol 3,5 milionoj da viktimoj kaj savis la vivon de ĉirkaŭ 80 000 homoj.
MOS transdonos la premion ĉi-jare en la 70a Monda Asembleo pri Sano okazonta de la 22a ĝis la 31a de majo en la svisa urbo Ĝenevo.
Juan Carlos Montero Medina
korespondanto de Monato en Kubo
[FORIGITA!: bildo]
Anoj de la kuba taĉmento Henry Reeve estas pretaj labori.
[FORIGITA!: bildo]
La kubaj fakuloj helpadis en ĉiuj mondpartoj kaj savis la vivon de ĉirkaŭ 80 000 homoj