Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Hobio

NUMISMATIKO

Kolekti romiajn monerojn: fascina ŝatokupo

Dum kvin jarcentoj la regiono de la nuna Aŭstrio estis parto de la Romia Imperio. Ĉirkaŭ la jaro 16 antaŭ Kristo la tiama reĝlando Noricum [nórikum] aliĝis al la Romia Imperio. Dum la kvina jarcento la romia loĝantaro iom post iom retiriĝis kaj ĝermanaj triboj anstataŭis ĝin. Ne mirinde, oni hodiaŭ ofte trovas romiajn monerojn, ĉu hazarde, ĉu dum scienca elfosado fare de arkeologoj.

Kelkaj romiaj imperiestroj regis nur kelkajn monatojn. Gardistoj aŭ legianoj murdis ilin. Tamen ankaŭ tiuj ŝtatestroj kaj ilia edzino kaj infanoj aperas sur moneroj, kiuj estis ne nur pagiloj, sed ankaŭ propagandiloj kaj informiloj. Laŭ la moneroj imperiestro plej ofte nomiĝis Cezaro aŭ Aŭgusto. Post la morto li iĝis dio aŭ oni kondamnis lin kaj ĉie nuligis lian nomon.

Ĉirkaŭ la jaro 100 post Kristo la imperiestro Trajano konstruigis ŝoseon de Benevento al Brindisi (hodiaŭ en Italio). Sur la arĝenta monero denaro aperas la surskribo Via Traiana (Trajana strato) kaj sidanta virino, kiu simbolas tiun ŝoseon. Ŝi tenas radon kaj branĉon. Sur la alia flanko de la monero oni vidas la imperiestron Trajano. Se aperas ankaŭ romiaj ciferoj, ekzemple VIII por nia 8, oni povas ekzakte ekscii, en kiu jaro oni pregis la moneron. Ankaŭ aliajn okulfrapajn konstruaĵojn oni vidas sur la moneroj: templojn, pontojn, teatrojn.

Milionoj da moneroj

Antaŭ 2000 jaroj ne ekzistis pregomaŝinoj. Oni pregis permane. Unu persono metis metaldisketon el oro, arĝento aŭ alia materialo sur matricon, en kiu estis gravurita la portreto de la imperiestro. Dua persono tenis la matricon per tenajlo kaj tria per martelbato pregis la moneron (vidu la foton). Sur la supra flanko de la monero videblas ofte diino kun iu objekto enmane, aŭ la imperiestro parolanta antaŭ soldatoj, aŭ iu konstruaĵo. Skipoj laboris senĉese kaj produktis milionojn da moneroj dum unu jaro. Tial la prezo de bone konservita romia monero estas ofte nur 30 aŭ 50 eŭroj. Per unu pregilo oni pregis inter 1000 kaj 10 000 monerojn. Poste oni devis produkti novan pregilon. Ekzistas almenaŭ 100 000 diversaj tipoj. Pro la mana laboro ĉiu monero havas sian individuan aspekton.

Inflacio kaj trompo

Sub la regado de Trajano la Romia Imperio havis sian rekorde grandan teritorion. Ekde la 2a jarcento post Kristo romianoj ne plu povis ekspluati aliajn popolojn. Baldaŭ mankis oro kaj arĝento. La oraj moneroj daŭre estis el preskaŭ pura oro, sed la denaroj enhavis ĉiam malpli da arĝento. Sekvis inflacio. En la 3a jarcento la romia regno produktis kuprajn monerojn kun ekstere maldika tavolo el arĝento por trompi la popolon. Se oni ofte tuŝis kaj tenis la moneron enmane, la arĝento malaperis.

En Vieno eblas facile aĉeti romiajn monerojn. Ekzemple en decembro 2016 okazis la foiro Numiphil, kie 80 firmaoj ofertis poŝtmarkojn kaj monerojn. Ankaŭ la renoma aŭkciejo Dorotheum okazigas ĉiujare du aŭkciojn de moneroj. Kulmino de la aŭkcio en novembro 2016 estis monero kun la portreto de la imperiestro Julio Cezaro (murdita en la jaro 44 antaŭ Kristo). Ĝi kostis 22 000 eŭrojn.

Walter kaj Renate Klag

korespondantoj de Monato en Vieno

[FORIGITA!: bildo]

Romia bronza monero aso el la 3a jarcento antaŭ nia erao. Ĝi montras la antaŭan parton de ŝipo. Diametro 36 mm. Foto: WALTER KLAG

[FORIGITA!: bildo]

La sama romia monero aso kiel bildo 1. La alia flanko montras la dukapan dion Jano. Foto: WALTER KLAG

[FORIGITA!: bildo]

La romia imperiestro Trajano regis de 98 ĝis 117 p. Kr. Bronza monero aso, diametro 28 mm. Foto: WALTER KLAG

[FORIGITA!: bildo]

Sur la alia flanko de la monero (bildo 3) la diino de la venko tenas ŝildon kun la literoj SPQR (t.e. la romiaj senato kaj popolo). Foto: WALTER KLAG

[FORIGITA!: bildo]

Trajano konstruigis la ŝoseon Via Traiana. Alegorio de tiu ŝoseo tenas radon. Arĝenta monero denaro, diametro 19 mm. Foto: WALTER KLAG

[FORIGITA!: bildo]

La imperiestro Probo regis de 276 ĝis 282. Laŭ la legendo li enkondukis la vinon en la regionon, kiu estas nun Aŭstrio. Foto: WALTER KLAG

[FORIGITA!: bildo]

Tiel romianoj pregis monerojn triope. Desegnaĵo laŭ monero. Foto: WALTER KLAG

[FORIGITA!: bildo]

Aŭkcio en Dorotheum. Foto: DOROTHEUM

[FORIGITA!: bildo]

Dorotheum en Vieno. Foto: WALTER KLAG

[FORIGITA!: bildo]

Foiro Numiphil en Vieno. Foto: WALTER KLAG