Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Politiko

IRLANDO

Ribelo de la senhejmuloj

En Irlando nuntempe regas stranga paradokso. Ekzistas miloj da neokupitaj domoj sed ankaŭ miloj da senhejmuloj. Ekzistas miliardoj da eŭroj por subteni la bankojn, sed mankas moneroj por la senhejmuloj. Ekzistas Kristnasko, tempo por ĝentileco kaj helpemo, sed la senhejmuloj ofte estas forgesataj.

Sed la senhejmuloj ne plu petas kaj atendas, ili decidis helpi sin mem. La 16an de decembro, grupo da senhejmuloj kaj aktivuloj eniris la neokupitan konstruaĵon nomatan Domo Apollo. Ili komencis transformi la konstruaĵon (kiun oni planas detrui) en loĝejon por 35-40 homoj. La grupo nomiĝas Home Sweet Home (hejmo, dolĉa hejmo) kaj konsistas el senhejmuloj, aktivuloj kaj sindikatistoj. Multaj irlandaj muzikistoj kaj aktoroj kiel Glen Hansard, Damien Dempsey, Jim Sheridan kaj Hozier partoprenis kaj subtenis la grupon.

Uzi por la popolo

Sekvis granda ondo de subteno por la kampanjo. La organizaĵo ricevis pli ol 4000 aliĝopetojn kaj ĉirkaŭ 175 000 eŭrojn donace. Laŭ multaj homoj ne justas, ke oni detruas konstruaĵojn kiam mankas loĝejoj. Ne justas, ke bankoj ricevas helpon dum la malriĉuloj nur malplenan manon. Formale, la oficejo apartenas al la ŝtato (ĉar la ŝtato aĉetis multajn pruntojn de la bankoj, inkluzive nepagitan prunton de la posedanto de Domo Apollo). Do se ni ĉiuj, la popolo, posedas la konstruaĵon, kial ne uzi ĝin por la popolo?

Senhejmeco estas kreskanta problemo en Irlando. La nombro de senhejmuloj triobliĝis al 7000 en nur du jaroj, dum ekzistas pli ol 250 000 malplenaj domoj en la lando. Oni eĉ detruas domojn ĉar ili estas ne vendeblaj en la merkato. La stratoj ne estas komfortaj dormolokoj dum la malvarma kaj malseka vintro.

Dum 2016 okazis multa festado pro la 100a datreveno de la deklaro pri sendependeco kaj de la proklamo de la Irlanda Respubliko en 1916. Multaj homoj demandis sin, ĉu la origina etoso kaj spirito ankoraŭ vivas? Ĉu la respubliko protektas kaj defendas ĉies rajtojn? Aŭ ĉu oni prifajfas la senhejmulojn?

Sed ĉu la okupado estas vera solvo? La konstruaĵo ne estas loĝejo sed eks-oficejo, do oni sin demandas, ĉu la loko vere taŭgas? Ĉu la ago vere helpas la senhejmulojn, aŭ ĉu oni nur propagandumas? Ĉu oni rajtas preni proprietaĵon, kiu al oni ne apartenas? Ĉu homoj rajtas eniri ĉiun malplenan kaj neuzatan konstruaĵon? Ĉu la okupado estas protesto aŭ ŝtelado?

Kompreno

La juĝejo ne tuj forpelis la homojn. Ĝi decidis, ke la okupantoj rajtas resti ĝis la 11a de januaro. Tio reflektas la komprenon, ke la socio kaj la ŝtato havas respondecon al senhejmuloj kaj ke la senhejmuloj havas rajton al loĝejo. La juĝisto kompatis la senhejmulojn sed rifuzis nei la rajton de proprieto. Tio laŭ li estas neakceptebla en demokratia ŝtato.

Do la homoj foriris el Domo Apollo la 11an de januaro post preskaŭ unu monato de okupado. Dum tiu tempo entute 78 senhejmuloj loĝis en la loĝejo kaj 40 dum la Kristnaska Tago. La registaro promesas pli da subteno kaj mono kontraŭ senhejmeco. Oni vidos, ĉu la problemo malkreskos.

Robert Nielsen

korespondanto de Monato en Irlando