Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Moderna vivo

AŬSTRIO

Sketado en Vieno

Sketado eblas en Vieno ankaŭ, kiam la vintro estas ne tre malvarma. Ekde 1996 en ĉiu vintro la komunumo instalas sketejon “Wiener Eistraum” (Viena glaci-revo) en la parko antaŭ la urbodomo, vidalvide al Burg-teatro. Inter la 27a de decembro kaj la 12a de marto 700 000 personoj uzas tiun sportejon kaj volonte frekventas tie ankaŭ diversajn budojn por manĝi kaj trinki ion. La glacia areo estas 8500 kvadratajn metrojn granda kaj la longeco de la romantika Sonĝa Pado estas 750 metroj. Eblas sketi ankaŭ sur plasta tavolo: se oni falas, oni ne malsekiĝas. Unufoje semajne infanoj povas lerni sketadon sur glaciareo granda je 550 kvadrataj metroj. Tiuvespere la spaco iĝas ok-lena kurglitejo.

Sportado

Apude granda blanka urso el plasto varbas por la Specialaj Olimpiaj Ludoj, evento realigata de internacia sporta organizaĵo. La celo estas helpi al homoj, kiuj estas mense handikapitaj kaj havas lernmalfacilaĵojn, por pli memcertiĝi kaj memestimiĝi per sporta trejnado kaj konkursado. La gvida frazo de la Specialaj Olimpiaj Ludoj estas: “Ebligu, ke mi venku. Sed se mi ne povas venki, mi estu sentima en la provo.”.

Walter kaj Renate Klag

korespondantoj de Monato en Vieno

[FORIGITA!: bildo]

La sketejo antaŭ la urbodomo de Vieno. Foto: WALTER KLAG

[FORIGITA!: bildo]

La plasta blanka ursego varbas por la Specialaj Olimpiaj Ludoj. Foto: WALTER KLAG