Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Moderna vivo

LEĜOJ

Kaptuka diskuto

“Islamo subpremas la virinojn kaj devigas ilin porti kaptukon, ĉadoron, burĥon aŭ vualon!” Tiun opinion oni fojfoje aŭdas. Male en Vieno. En februaro kelkcent kaptukportantaj islamaninoj kolektiĝis sur la Placo de la Homrajtoj kaj laŭtege postulis la rajton porti kaptukojn, ne nur private, sed ankaŭ dum la laboro en ĉiu profesio. Post kvin kvaronhoroj da deklarado la procesio malrapide, tamen daŭre tre laŭte, moviĝis tra Ringstrato al Ballhausplatz (Placo ĉe la balejo), kie estas la sidejo de la aŭstraj ŝtatprezidanto kaj ĉefministro.

Ministro kontraŭas

Sebastian Kurz [kurc], la 31-jaraĝa aktive katolika ministro pri Eŭropo, integrado kaj eksteraj aferoj, ne samopinias. Li diris, ke la ŝtato estas labordonanto kaj povas diri, kiel oni vestu sin dum la laboro: “Se vi laboras en privata firmao kaj portas T-ĉemizon kun la surskribo “Mi amas Jesuon”, via ĉefo povas diri, ke vi povas porti tion private, sed ne dum la laboro.” En multaj klasĉambroj pendas kruco, kiu estas ne nur signo de la kristanismo, sed ankaŭ simbolo de la sekulara kulturo, en kiu religio kaj ŝtato estas apartaj aferoj. Regas en Aŭstrio ŝtataj ministroj kaj parlamentanoj, ne klerikoj.

Islam-leĝo en Aŭstrio

Jam ekde la jaro 1912 validas leĝo koncerne la islaman religion. Ĝis 1918 Aŭstrio-Hungario estis granda ŝtato, en kies kadro troviĝis la nunaj Bosnio kaj Hercegovino, kie vivis multaj islamanoj. Ekde tiam Islamo laŭ la hanafisma rito estas agnoskita religio. Hanafismo estas unu el la grandaj juraj skoloj de la sunaisma islamo. La hanafisma rito estas sekvata interalie en Turkio, Afganio, aliaj landoj en centra Azio, Hindio kaj Ĉinio. Ekde marto 2015 — antaŭe estis longa diskutado — validas eĉ nova islam-leĝo en Aŭstrio.

Walter kaj Renate Klag

korespondantoj de Monato en Vieno

[FORIGITA!: bildo]

Kelkcent kaptukportantaj islamaninoj kolektiĝis en Vieno kaj laŭtege postulis la rajton porti kaptukojn. Foto: WALTER KLAG

[FORIGITA!: bildo]

Laŭtaj deklaroj. Foto: WALTER KLAG

[FORIGITA!: bildo]

Manifestaciantinoj dum la procesio. Foto: WALTER KLAG