Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Moderna vivo

LITOVIO

Milionon por malaperinta dokumento

Unu jaron antaŭ la ŝtata centjariĝo de Litovio — festota la 16an de februaro 2018 — la prezidanto de la konzerno MG Baltic Darius Mockus lanĉis okulfrapan projekton, kies celo estas revenigi en Litovion la originalan version de la deklaro de 1918 pri la ŝtata sendependeco. La ideo estas, ke la konzerno pagos unu milionon da eŭroj al tiu persono aŭ grupo de personoj, kiu redonos la dokumenton, kies aŭtentikecon konfirmos sendependaj spertuloj. Tiam la deklaro transdoniĝos al la litova ŝtato.

“Ni volas trovi la naskiĝatestilon de la ŝtato, kiu estis kreita antaŭ cent jaroj, kaj konfirmi, ke tiu atestilo, samkiel la ŝtato mem, estas grava por ni. Krome, nia iniciato, en kiu niaopinie partoprenos multaj civitanoj, devos havi edukan kaj klerigan karakteron”, diris la konzernoprezidanto.

Historio

La deklaro pri la sendependeco de Litovio la 16an de februaro 1918 estis farita en du kopioj kaj subskribita de la 20-persona Konsilio de Litovio. La teksto proklamis la restarigon de suverena kaj demokratia ŝtato kun la ĉefurbo en Vilnius, kaj ĝi estis publikigita en la gazeto Lietuvos aidas (Eĥo de Litovio).

Cenzuro

Tamen la litova gazetaro dum la germana okupacio estis severe cenzurata. Sciante pri tio, la Konsilio de Litovio ordonis al la presejo publikigi kelkcent ekzemplerojn tri tagojn antaŭ la cenzuro. La 18an de februaro la teksto estis ankaŭ republikigita en kelkaj gazetoj de Germanio.

La germanaj aŭtoritatuloj decidis fermi la presejon, kaj la gazetoj estis konfiskitaj. Tamen la estro de la presejo sukcesis kaŝi ĉirkaŭ 60 ekzemplerojn.

Sendependeco

Post tio la germanoj plu regis Litovion, kaj ili postulis, ke la Konsilio de Litovio proklamu eternan unuiĝon kun Germanio, sed pro la aŭtuna germana revolucio Litovio restis aparta de tiu lando, kaj fine la sendependeco de Litovio estis agnoskita. En novembro 1918 la litovoj formis la unuan registaron, kaj la Konsilio de Litovio prenis la regadon super la propra teritorio.

En la tiama tumulta situacio la originalaj dokumentoj pri la proklamo de la litova sendependeco malaperis, kaj dum preskaŭ cent jaroj oni sciis nenion pri ilia situo.

Dokumento trovita

La 29an de marto, do preskaŭ unu monaton kaj duonon post la lanĉita projekto, la tuta Litovio estis ŝokita pro la informo el Berlino, ke la deklaro pri la ŝtata sendependeco estis trovita. Liudas Mažylis, profesoro de la universitato Vytautas Magnus, ĝin trovis en diplomatia arkivo de Germanio. Apud la germanlingva versio ankaŭ estis la litovlingva kun 20 klare videblaj subskriboj.

La profesoro klarigis, ke serĉi la dokumenton instigis lin ne la promesita miliono, sed la proksimiĝanta grava jubilea dato. “Mi ne estis certa, ĉu la germanaj arkivoj estas facile atingeblaj, sed gravaj bariloj ne ekzistas. Mi sendis retleteron al la ŝtata arkivo de Germanio, kaj mi ricevis liston de dosieroj, kiujn indus pristudi. Por la malkovro mi bezonis nur du tagojn”, rakontis Mažylis. Samtempe li trovis ankaŭ dokumenton de la 11a de decembro 1917, en kiu oni parolis pri firma unio inter Litovio kaj Germanio. Nur surbaze de tiu ĉi dokumento la tiama Germanio agnoskis la sendependecon de Litovio.

La ministrejo pri eksteraj aferoj de Germanio konfirmis, ke la dokumento estas originala.

Darius Mockus, la prezidanto de la konzerno MG Baltic, kiu promesis unu milionon por la trovinto de la deklaro, atentigis, ke li nepre pagos la promesitan milionon, kondiĉe ke la originala dokumento estu libervole redonita al Litovio antaŭ ĝia centjariĝo la 16an de februaro 2018.

last

korespondanto de Monato en Litovio

[FORIGITA!: bildo]

La subskribintoj de la deklaro pri la sendependeco de Litovio en 1918 estis la 20 membroj de la Konsilio de Litovio. Foto: LITOVA NACIA MUZEO.

[FORIGITA!: bildo]

Darius Mockus, la prezidanto de la konzerno MG Baltic, diris, ke la iniciato havas edukan kaj klerigan karakteron.