Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Scienco

NEDERLANDO

Dungoficejo por robotoj

En la nederlanda urbo Best troviĝas la unua dungoficejo por robotoj mondskale. La entrepreno, nome Smart Robotics (Inteligenta/Lerta Robotiko), estis fondita en 2015 kaj okupas sin pri la luigo de robotoj. Jam ekde la dua monato de sia ekzisto, ĝi realigis notindan financan profiton.

La robotoj ludonataj de Smart Robotics povas esti utilaj por entreprenoj, kiuj bezonas — ekzemple dum pintperiodo — “aldonajn manojn” por ripetiĝantaj taskoj, kiel ekzemple staplado de skatoloj. Smart Robotics kunmetas la dungotajn robotojn el pluraj modulaj partoj, “trejnas” ilin pri la koncerna tasko kaj poste liveras ilin al la petinta firmao. Kiam la produktado malkreskas, la robotoj estas “maldungataj” kaj — senproteste — revenigataj al la sidejo de Smart Robotics.

Industrio

La ĉefaj fakoj, en kiuj Smart Robotics aktivas, estas la fabrika industrio kaj la tiel nomata intraloĝistiko. La robotoj kapablas plenumi ĉenstablajn taskojn, kiel specigado de produktoj, mendoprenado (prenado de menditaj varoj el iu stoko), enpakado, ŝarĝado kaj malŝarĝado de maŝinoj aŭ veturiloj, kaj kvalita kontrolo.

Ĉirkaŭaĵo

Smart Robotics uzas “saĝajn” robotojn, kiujn oni priskribas kiel “de la dua generacio”. Ĉi tiaj robotoj estas konsciaj pri sia ĉirkaŭaĵo danke al progresintaj sensilteknologioj (kiel tridimensia vidado) kaj aparta programado enkadre de artefarita inteligenteco. La robotoj scipovas adapti la proprajn movojn al ŝanĝoj okazantaj en la ĉirkaŭa spaco, kiel ekzemple en la okazo de artikloj, kies loko aŭ formo ŝanĝiĝas. Tiumaniere la robotoj ja povas efike kunlabori kun homoj.

Malsanulejoj

Robotikon oni rigardas interesa kreskanta merkato: ĝi aliflanke estigas parton de la tiel nomata kvara industria revolucio. Robotoj sin trovas praktike ĉie ajn, kaj iliaj kvanto kaj graveco el socia kaj ekonomia vidpunktoj daŭre kaj rimarkinde pligrandiĝas. Oni pensu, interalie, pri memstaraj polvosuĉiloj, memstiraj veturiloj kaj droneoj, robotoj uzataj en la produktado de aŭtoj aŭ helpantaj diversmaniere ene de malsanulejoj.

Pliaj informoj haveblas en la retpaĝaroj smart-robotics.nl (anglalingve), eo.wikipedia.org/wiki/Roboto kaj eo.wikipedia.org/wiki/Robotiko (ambaŭ en Esperanto).

Jean-Jacques Wintraecken

korespondanto de Monato en Nederlando