Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Leteroj

Perfekta esprimado esperanta

Finfine mi havas la necesan vortoprovizon por ĝui la faman gazeton Monato! Kvankam malnova samideano iam plendis, dirante ke li ne plu ĝin legas pro manko de literaturaĵoj en ĝi, mi tamen male! Ĉie troviĝas literaturaĵoj, sed verkoj, artikoloj pri ĉiutagaj vivoj ĉirkaŭ ni en tre bona esperanta stilo ja malofte legeblas. Por diri la veron, ne ĉia temo en Monato interesas min, ekzemple pri politiko, ekonomio, scienco kaj lingvo. Ja multajn temojn mi tute ne legus, se ili estus en mia nacia lingvo. Sed en Monato mi legis, legas kaj legos artikolojn unu post la alia kun intereso. Certe ne nur pro la enhavo mem, sed pro la preskaŭ perfekta esprimado kaj stilo esperanta. Kiel esperantisto mi volus havigi al mi la kapablon esprimi ĉion en Esperanto, speciale pri ĉiutagaj aferoj! Monato ja estas bonega instruisto por tio!

Ĉu mi tute kontentiĝas? Nu jes, se la tekstoj estus pli multaj, mi pli kontentus. Kiam vi ĝue ĝuas bongustaĵon, subite vi trovas, ke ne plu restas manĝaĵo, kia domaĝo!

Meng Yuli

Ĉinio