Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Scienco

KURIOZAĴO

Rejuniga deĵorado en la kosmo

“La rezulto de esploro farita de NASA (National Aeronautics and Space Administration/Tutlanda Aeronaŭtika kaj Kosma Administracio), montras, ke iuj ŝanĝoj okazis ene de la korpo de la usona astronaŭto Scott Kelly post lia preskaŭ unujara restado en la kosmo. Tiuj ŝanĝoj montras lian rejuniĝon”, raportis antaŭ nelonge la brita ĵurnalo The Independent.

Scott Kelly deĵoris en la Internacia Kosmostacio 340 tagojn en 2015 kaj 2016. Post lia reveno surteren sciencistoj kaptis la okazon por pristudi la internajn procezojn de la homa organismo, kiu vivis dum longa tempo en tiaj kondiĉoj. La rezultoj ja surprizis la fakulojn: reveninte hejmen, Scott havis telomerojn* pli longajn ol tiuj de lia ĝemelo Mark, kiu restis sur la tero la tutan tempon.

Trejniĝo

Telomeroj nature reduktiĝas, dum homoj maljuniĝas. Tamen dum la tuta periodo en la kosmo, tiuj de Scott Kelly montris neatenditan pliiĝon. Nur post lia reveno al la firma grundo tiuj kromosomaj ekstremaĵoj komencis denove malpliiĝi. La esplorintaj sciencistoj tamen ankoraŭ ne tute certas pri la fakto, ĉu la rejuniĝo de Scott efektive rilatas al lia restado en la kosmo. La ŝajna strangaĵo povus esti ligita kun la kreskinta trejniĝo kaj la malaltiĝinta kvanto de kalorioj prenitaj de Scott Kelly dum la ekstertera labor-periodo.

Juan Carlos Montero Medina

korespondanto de Monato en Kubo

* 1. La ekstremaĵoj de kromosomoj, kiuj respondecas pri la rebonigo de DNA.