Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Moderna vivo

JAPANIO

Porinfanaj manĝejoj

“La neceseja papero estas iomete dolĉa. Ni manĝis ĝin, kiam ni estis malsataj kaj la patrino malfruiĝis”, diris filino 9-jara kun sia fratino (8-jara), kies patrino estas 30-jara kaj laboras kaj sola vartas ilin.

Lastatempe enfokusiĝis la fakto, ke tre multaj infanoj estas en malriĉaj kaj mizeraj situacioj.

Precipe patrinoj

Laŭ la ministerio pri bonfarto jam en 2012 unu el ses infanoj estas en relativa malriĉeco (vivanta sub la dua nivelo de la meza enspezo). El la infanoj kun nur unu el la gepatroj (precipe la patrino), pli ol 50 % estas malriĉaj, kio spegulas la fakton, ke precipe patrinoj ne facile trovas laboron kun sufiĉa enspezo. Evidentiĝas, ke malriĉeco estigas inter infanoj malsanon, malaltiĝon de scipovo, societemo kaj mensa stabileco.

Reago de bonkoruloj

Alarmite de la stato de tiuj infanoj, multaj civitanoj ekagadis. En 2012 legomvendistino en komerca kvartalo de Tokio starigis porinfanan manĝejon, kie ŝi kun helpantoj unu fojon semajne proponas malmultekostan manĝaĵon por infanoj kaj plenaĝuloj. Sekvis fondado de tiaj manĝejoj tra la tuta lando; en la fino de 2016 troviĝis pli ol 300 manĝejoj.

Kompreneble inter ili diferencas la mastrumaj manieroj. Ekzemple, manĝolokoj estas kafejoj, komunumaj institucioj, temploj, ordinaraj vendejoj ktp. La kotizoj por infanoj varias de senpage ĝis 200 (1,65 eŭroj) aŭ 300 enoj. Plenaĝuloj pagas de 300 ĝis 600 enojn. Ankaŭ la ofteco varias: multaj malfermiĝas dufoje en monato, sed kelkaj malfermiĝas unufoje semajne. Ofte terkultivistoj kaj komercistoj donacas aŭ malmultekoste vendas legomojn kaj materialojn.

La celo

Estas preskaŭ neeble inviti nur malriĉajn infanojn al tiuj manĝejoj, kio certe kreus bazon de nova diskriminacio. Do, preskaŭ ĉiuj porinfanaj manĝejoj bonvenigas ĉiujn infanojn. Plie ili celas ne nur doni nutraĵon, sed ankaŭ lokon, kie infanoj, junuloj kaj maljunuloj, kune kaj gaje manĝu kaj interkomunikiĝu. En iuj manĝejoj studentoj volonte prizorgas infanojn kaj helpas ilin rilate iliajn hejmtaskojn antaŭ la manĝado.

Dum tute ne sufiĉas la registara politiko por liveri al ĉiuj civitanoj tiun minimuman nivelon de sana kaj kultura vivo, kiun la konstitucio garantias, tiuj provoj de porinfanaj manĝejoj, eĉ se modestaj, estas esperigaj aferoj pri la civitana solidareco kaj helpado.

Isikawa Takasi

korespondanto de Monato en Japanio

[FORIGITA!: bildo]

Multaj infanoj vizitas la manĝejojn fonditajn en Tokio. Foto: TAKASI ISIKAWA

[FORIGITA!: bildo]

La infanoj sentas sin akompanataj kaj interbabilas. Foto: TAKASI ISIKAWA