Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
La aŭstra parlamentejo estas ege renovigenda. Ĝi konstruiĝis en novgreka stilo ĉe la viena Ringostrato inter 1874 kaj 1883 laŭ planoj de la dana-aŭstra arkitekto Theophil von Hansen [téofil fon hanzen]. La renovigaj kostoj estos 350 milionoj da eŭroj. La provizora parlamentejo sur la Placo de la Herooj, ĉe la alia flanko de Ringostrato, kostas 50 milionojn da eŭroj. En la somero de 2017 la 183 parlamentanoj forlasos la historian konstruaĵon kaj eklaboros en la nova modernstila ejo ĝis la somero de 2020.
La renovigado celas ne nur la rekonstruon de la historia stato. Per alikonstruado en la tegmenta etaĝo estiĝos 4500 kvadratmetroj da utiligebla areo por oficejoj.
Krome estiĝos du konferencejoj. El kvar novaj terasoj oni povos panorame admiri la urbon Vieno. Estonte la vizitantoj havos la eblon rigardi la laboron de la parlamentanoj. La restoracio estos vizitebla ankaŭ por neparlamentanoj.
La provizora parlamentejo konsistas el tri pavilonoj el picea ligno. Poste ili estos refoje uzeblaj. El la materialo oni povus konstrui ekzemple naŭ infanĝardenojn aŭ 80 domojn por po unu familio.
Walter kaj Renate Klag
korespondantoj de Monato en Vieno
[FORIGITA!: bildo]
La provizora aŭstra parlamentejo sur Heroa Placo kun la monumento de la ĉefduko Karl, kiu venkis Napoleonon apud la vilaĝo Aspern oriente de Vieno en majo 1809. Malantaŭe la urbodomo de Vieno. Foto: WALTER KLAG
[FORIGITA!: bildo]
La renovigata parlamentejo. Foto: WALTER KLAG