Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
Delonge Makedonion karakterizis politika krizo. La lastaj parlamentaj elektoj montris, ke la iama reganta dekstrula partio de Gruevski ne plu povas mem formi la registaron, ĉar el 120 deputitoj ĝi akiris nur 51. Alia — maldekstrula, socialdemokrata — partio de Zaev akiris 49, do ankaŭ ĝi ne povas mem krei la registaron. Ambaŭ ĉi tiuj slavaj partioj povus formi la registaron, se ili koalicius kun la albana partio de Ahmeti, kiu akiris 10 deputitojn, kaj kun aliaj albanaj kaj turkaj partioj. Tiel albanoj, konsistigantaj 30-35 % de la loĝantaro, akirinte relative malmulte da deputitoj, subite fariĝis faktoro grava por la formado de nova registaro.
La partio de Gruevski, tradicie tre naciisma, jam dum 15 jaroj obstine ne plenumas la kondiĉojn de la Interkonsento de Ohrid el la jaro 2001: la oficialigo de la albana lingvo, justa investado ankaŭ en la regionoj kompakte loĝataj de albanoj, proporcia dungado de albanoj en la ŝtatajn administrantaron, armeon, policon, juran sistemon k.a. En la ekstera politiko, tiu partio lasis la landon ekster NATO kaj EU, ĉar ĝi ne povis interkonsenti kun Grekio pri la ŝtata nomo.
Fiaskis la diskutoj de Gruevski kun Ahmeti, kaj nun oni esperas koalicion inter Zaev kaj la albanaj partioj. Zaev akceptis la postulojn de la albanoj. Tio signos favoran evoluon de tiu relative nova ŝtato, postrestaĵo de la plurnacia ŝtato Jugoslavio, fondita post la dua mondmilito.
Bardhyl Selimi
korespondanto de Monato en Albanio