Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Moderna vivo

VIENO

Damaĝantaj hufoferoj

Unu el la plej elegantaj stratoj en Vieno estas Herrengasse, kie troviĝas kelkaj palacoj de nobeloj. Laŭ plano de la Verdula Partio ĝi transformiĝis al komune uzata zono por piedirantoj, aŭtoj, busoj kaj bicikloj, kie ĉiu devas atenti la alian. Malaperis la tradiciaj trotuaroj, kaj anstataŭe oni metis multekostan pavimon el naturaj ŝtonoj sur la tutan larĝecon kaj longecon de tiu strato. Antaŭ la enirejoj de la magazenoj oni instalis lumtapiŝon faritan el multaj lumdiodaj lampetoj.

Kosto

Grandan parton de la kostoj transprenis entreprenistoj, kiuj havas magazenojn ambaŭflanke de tiu strato. La tuta alikonstruado kostis 6 milionojn da eŭroj; la komercistoj pagis 90 %. Rapide kreskis la vendosumo de la magazenoj.

Problemo

Sed tiu pavimo havas malamikojn: la fiakroj. Temas pri kaleŝoj tirataj de po du ĉevaloj, kies hufoferoj ruinigas eĉ la plej duran graniton. Ekde la 13a de januaro 2017 staras speciala trafikŝildo, kiu malpermesas la enveturon en la nordan parton de tiu strato. La atendantaj fiakroj devas esti parkitaj aliloke sur betonita areo.

La kurantajn kostojn por bonteni la stratojn ekde nun pagas la komunumo Vieno, ne la komercistoj.

Walter kaj Renate Klag

korespondantoj de Monato en Vieno

[FORIGITA!: bildo]

Nobelaj palacoj en Herrengasse. Meze la palaco Mollard, kie troviĝas la Globusa Muzeo kaj la Kolekto por Planlingvoj. Foto: WALTER KLAG

[FORIGITA!: bildo]

Tipa viena fiakro. Foto: WALTER KLAG

[FORIGITA!: bildo]

Trafikŝildo kiu malpermesas la enveturon de ĉevaltiritaj veturiloj. Foto: WALTER KLAG