Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Politiko

BENINO

Kotonuo akiras novan vizaĝon

En aprilo 2016 en Benino okazis elektoj. Estis elektita nova prezidanto Patrice Talon [patrís talón]. Li decidis, ke la komerca ĉefurbo de Benino kaj la aliaj urboj de la lando devas aspekti same kiel eŭropaj urboj. For la surtrotuarajn butikojn! Per pezaj konstru- (detru-)maŝinoj laboristoj frakasas ĉiujn terasojn kaj instalaĵojn, kiujn la vendistoj konstruis sur publika grundo. Deko da policistoj staras ĉirkaŭ la maŝino por certigi ordan efektivigon de tiu laboro, kaj homoj el la publiko rigardas — jen scivole, jen konsternite.

Tiu agado okazas laŭ la ĉefaj larĝaj avenuoj de la urbo Kotonuo kaj en aliaj urboj, kaj ĉiuj demandas sin, ĉu ĝi etendiĝos al la senasfaltaj flankaj stratetoj kaj ĝis kie tiu purigado modifos la vizaĝon de la lando. Nuntempe la agado survojas ĉefe en la departemento Littoral (marbordo), kie situas la urbego Kotonuo. La decido estis farita en la konsilio de ministroj, do kun la aprobo de la ŝtatestro Talon. Kaj dumtagaj instalaĵoj, tabloj, seĝoj, kaj betonaj bazoj por terasoj, kaj tegmentoj surbutikaj — ĉio devas malaperi.

Rivaleco

Jure la situacio estas komplika. Kompreneble la trotuaroj estas publika grundo. Tamen de jardekoj terasoj kaj aliaj instalaĵoj staris sur tiu parto senkonteste, kaj la leĝoj antaŭvidas, ke tiaj longdaŭraj situacioj akiras rajton plu ekzisti ankaŭ jure. La problemo estas, ke la urboj enkasigas monon, ian luprezon, ĉe la vendistoj kaj posedantoj de la restoracioj, kiuj uzas la trotuaron. Temas pri sufiĉe granda enspezofonto por la urboj. Nun la ŝtato enmiksiĝas en tiajn aferojn kaj streĉoj aperas. Ĉar la ŝtatestro Talon antaŭ sia elekto publike deklaris, ke li ne volas rekandidatiĝi fine de sia unua mandato, kies daŭro estas kvin jaroj, li tute ne devas zorgi pri kontentigo de sia elektintaro. Li agas libervole kaj propradecide. Oni sentas ian rivalecon inter la registaro kaj la estroj de la teritoriaj instancoj.

Ne ĉiuj aprobas

Kelkaj vendistoj perdas la eblon vivteni sin per surstrata vendado. Por iuj la situacio estas eĉ katastrofa. Aliaj — pli edukitaj — homoj komprenas, ke tia nebula situacio devas finiĝi kaj ke la ŝtatestro prave alportas ordon argumentante, ke la trafiko estos pli sekura, kaj ke oni povos pli facile postkuri ŝteliston laŭ larĝaj stratoj. Laŭ enketoj, 80 % de la publiko aprobas la registaran decidon. Fakto estas, ke la trotuaraj butikoj, kompreneble provizoraj, estis ofte ne belaj ladaj barakoj, sed la abundaj varoj vendotaj metis kolorojn kaj gajigis la aspekton. Nun oni vidas la nudajn fasadojn ne nepre estetikajn kaj cikatrecajn trotuarojn kaj apudstratajn zonojn, kie la prezidanto promesas plantadon de arboj kaj aliajn farojn por beligi la urbon. Ĉiuj estas en atendo. Turistoj, kiuj konis la urbon antaŭe, konstatas la modifon kaj povas opinii, ke la urbo perdas sian afriktipan ĉarmon. Krome, eŭropanoj preferus purajn stratojn kun butikoj surtrotuaraj, do ne nepre samopinias kun la prioritato decidita registarnivele.

Kingslim Edah/MJ

korespondanto de Monato en Benino

[FORIGITA!: bildo]

La ŝtatestro argumentas, ke la trafiko estos pli sekura post purigo de la trotuaroj. Foto: MIREILLE GROSJEAN

[FORIGITA!: bildo]

Ĉu Kotonuo havos ankoraŭ sian afriktipan ĉarmon, kiam ĉiuj trotuaroj estos malplenaj? Foto: MIREILLE GROSJEAN

[FORIGITA!: bildo]

Post la detruo. Kie restas la ĉarmo? Foto: MIREILLE GROSJEAN