Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Moderna vivo

PILGRIMEJOJ

Monto por poloj

La Kalva Monto estas hodiaŭ ŝatata pilgrimejo por tutmondaj kaj polaj turistoj kaj poloj loĝantaj en Aŭstrio. El teraso oni tie povas ĝui ravan panoramon kaj vidi la tutan urbon Vieno kaj la riveron Danubo. Tabuloj informas germane kaj pole pri la rolo de la pola reĝo Jan Sobieski la 3a dum la liberigaj bataloj kaj pri la vizito fare de la poldevena papo Johano Paŭlo la 2a en 1983. En la preĝejo ĉiun dimanĉon okazas meso en la pola lingvo.

Historio

En la somero de 1683 la turkoj la duan fojon sieĝis Vienon. La turka armeo konsistis el 168 000 soldatoj kaj estis ekipita per 300 kanonoj. La urbon defendis nur 20 000 soldatoj. Por la defendantoj la situacio estis preskaŭ senespera, sed la 11an de septembro sur la 484 metrojn alta Kahlenberg (Kalva Monto), norde de Vieno, troviĝis la liberiga armeo, kies 60 000 soldatoj venis interalie el Pollando, Venecio, Bavario kaj Saksio. Fuĝis la turka armeo gvidata de la ĉefveziro Kara Mustafa, kiu estis ekzekutita la 25an de decembro 1683 en Beogrado pro la malsukceso.

Poloj en Vieno

Nuntempe 80 000 poloj vivas en Aŭstrio; la plimulto en Vieno. La polan lernejon en Vieno, kie la laborlingvo estas la pola, vizitas 450 gelernantoj.

Vieno estas la sidejo de diversaj pol-aŭstraj firmaoj, kluboj, dancejoj kaj restoracioj. 300 polaj fakkuracistoj laboras en Vieno.

Walter kaj Renate Klag

korespondantoj de Monato en Vieno

[FORIGITA!: bildo]

La preĝejo sur Kalva Monto. Foto: WALTER KLAG

[FORIGITA!: bildo]

Polaj aktivuloj informas sur la Kalva Monto pri la Nacia Memortago pri Anatemitaj Soldatoj, viktimoj de la komunista reĝimo post la jaro 1945. Foto: WALTER KLAG

[FORIGITA!: bildo]

Varbado por la pollingva gazeto Polonika (www.polonika.at), kiu aperas en Vieno. Foto: WALTER KLAG

[FORIGITA!: bildo]

Monumento dediĉita al la ukrainaj kozakoj, kiuj kontribuis al la liberigo de Vieno. Foto: WALTER KLAG

[FORIGITA!: bildo]

Teksto en la ukraina kaj germana lingvoj sur la monumento al la ukrainaj kozakoj. Foto: WALTER KLAG