Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Lingvo

LINGVOSCIENCO

Aborigena heredaĵo en la hispana lingvo de Kubo

Kiel eble sciate, la hispanoj pasintece enkondukis la propran lingvon en la plejparton de la amerika kontinento. Iom post iom naskiĝis la tiel nomata amerika varianto de la hispana lingvo, diferenca de la lingvo normale uzata en Hispanio. En Kubo loka varianto de la hispana lingvo ja estas atestita; tamen ĉi tio ne implicas, ke inter la hispana lingvo parolata en Kubo kaj tiu rekomendata de la Akademio ekzistas pli granda malsamo ol tiu, kiu povas ekzisti inter ĉi-lasta kaj la primaraj dialektoj de Hispanio.

Koloniistoj

La etna asimilado trudita de la koloniistoj al la aborigena loĝantaro efike realiĝis, sed la antikva kultura heredaĵo de la lokuloj travivas en pluraj aspektoj de la ordinara vivo de homoj en Kubo: oni pensu pri loĝejoj, kutimoj, plej diversaj iloj uzataj en la domoj, sen forgesi nutradon, fiŝkaptadon, paroladon kaj aliajn aspektojn, kiuj iĝis parto de la kuba identeca sento (ne nur en la urboj, sed ankaŭ en la kamparo). Dum la tempo pasas, pli kaj pli firmiĝas la konscio, ke en la hispana lingvo de Kubo ekzistas notindaj influoj fare de la antaŭaj aborigenaj lingvoj kaj de pluraj afrikaj lingvoj iam parolataj de kelkaj etnaj grupoj (temis, ekzemple, pri sklavoj venigitaj de Afriko al Kubo dum la hispana koloniado).

Loknomoj

Elementoj, kiuj montras la aborigenan substraton, evidentas en la lingvo nuntempe parolata en Kubo, precipe en la formo de vortoj/esprimoj siatempe utiligitaj de tiuj indiĝenaj grupoj, inter kiuj regis la tiel nomata aruaka lingvo (idiomo iam disvastiĝinta inter la aborigenaj praloĝantoj). En kelkaj lokoj de la insulo tiu influo sufiĉe klare percepteblas, dum en aliaj regionoj eblas konstati ĝin nur en la oficialaj nomoj de urboj, vilaĝoj aŭ aliaj ejoj. Ekzemple, analizante la nomon mem de la mez-amerika insularo (hispane: Cuba), kelkaj aŭtoroj substrekas, ke ĝi devenas ĝuste de tiu antikva fonto, kaj pli precize de iu vorto, kies signifo estis “verda, fekunda, fruktodona loko”, plej verŝajne pro la naturaj karakterizoj de la koncerna loko.

Streketo

Signifa klarigo estis havigita de la kubano Juan José Arrom, laŭ kiu la aŭtoro de The Arawack language of Guiana (Amsterdamo, 1928) C. H. de Goeje [ĥuje] registris en Surinamo la terminon “¨dakuba¨” (“mia kampo”, “mia tereno”); kaj, el antaŭaj esploroj, li asertas, ke la grafioj “¨a-kuba”, “akúba¨” kaj “¨u-kuba¨” enhavas la nuancon de “grundo, kampo, tereno”. Pri tiuj ĉi transskriboj la verkisto Goeje klarigas, ke la komenca vokalo “a-/u-” ne apartenas al la radiko, sed estas sendependa prefikso, kiu anoncas la ĝeneralan karakteron de la vorto (pro tio li disigas per streketo la prefikson kaj la radikon).

Kanuo

Elstaras diversaj vortoj montrantaj la aborigenan influon: inter ili, ekzemple, estu menciitaj la tre uzataj “ceiba” (kapok-arbo; nomo de tropika arbo komuna en Kubo), “tabaco” (tabako), “canoa” (kanuo), “huracán” (uragano), “bohio” (speco de kabano), “Baracoa” (nomo de komunumo/urbo en Kubo) kaj multaj aliaj. Verko de la kuba sciencisto kaj filologo Sergio Valdés Bernal priskribas 180 aruakismojn rilatajn al la flaŭro, 103 al la faŭno, 46 al la materia kulturo, 3 pri la spirita kulturo, 19 pri la medio, 4 pri la socio kaj kromajn 20, kiujn li taksas “ceteraĵoj”. Entute jen 371 vortoj, kiuj rilatigeblas al la indiĝena substrato.

Afriko

Alia ne neglektinda influo sur la kuba idiomo estas tiu fare de afrikaj lingvoj: ĝi dependas precipe de la alveno de homoj, kiuj elmigris el arabparolantaj landoj por atingi Kubon. Pli ol 4000 terminoj el la araba lingvo ĉeestas en la leksiko de la loka hispana varianto: inter ili nombreblas la vortoj “aldea” (vilaĝo), “alcaldía” (urbestraro), “arrabal” (kamparo), alcohol (alkoholo), almohada (kapkuseno) ktp. Ankaŭ el la sub-saharaj lingvoj, kvankam malpli ofte, evidentiĝas iuj lingvaj influoj, kiuj estis kaŭzitaj de la biologia kaj kultura miksiĝo en la insulo. La sklavoj venigitaj de la koloniistoj al Kubo apartenis al diversaj etnoj, kutime el la okcidenta parto de la afrika kontinento, ekzemple el Niĝerio. Inter la plej gravaj etnoj, kiuj kunfluis en la kuban kulturon, estas la grupoj kvaa kaj joruba. Rolis ankaŭ la religio lukumio.

Intelektulo

Eminenta intelektulo, kiu okupis sin pri tiuspecaj studoj en Kubo, estas Miguel Barnet, kiu deklaris, ke la joruba kulturo estis tre grava por la naskiĝo de “transkulturaj” esprimoj, laŭ termino kreita de la elstara etnologo, lingvisto, sociologo, juristo kaj antropologo Fernando Ortiz. Barnet, disĉiplo de ĉi-lasta, skribis, ke la joruba mitologio, komparebla kun la greka pro siaj filozofia riĉeco kaj poezia valoro, estas la sola solida korpuso de ideoj pri la kreado de la mondo, kiun Kubo povas proponi kiel trezoron de la tradicia popola kulturo.

Duondio

En la neformalan lingvon, aŭ en la hispanan lingvon ĝenerale, transiris kelkaj vortoj el la joruba kulturo, kiel, ekzemple, orisha (oriŝo; nomo de duondio) kaj aliaj uzataj por nomi la diojn de ilia religia panteono. Ankaŭ aliaj grupoj influis la hispanan lingvon: menciendas la efikoj, kies lingvo estas ligita kun la funkciado, en Kubo, de iuspeca sekreta societo konata kiel Abacuá/Abakuá. Ankaŭ la kontribuo de la bantua grupo estas konsiderata en la kariba regiono kiel tre grava afrika heredaĵo.

Nacieco

Laŭ opinio de diversaj esploristoj, neniu el tiuj liturgiaj afrikaj lingvoj posedis la koherecon kaj la forton por kontraŭstari en la pasinteco la povon de la hispana (aŭ kastilia), iama oficiala lingvo de la regantaj klasoj. En la semantika kampo la pruntado el la afrikaj lingvoj evidentiĝas en la riĉeco rilate la signifon de kelkaj vortoj kaj esprimoj, sed multe pli videblas la spuroj de la sud-saharaj pruntedonoj en la leksika kampo (kaj en la kulta/formala lingvo, kaj en la popola). Fakte ĝuste en la leksika kampo kuŝas la ĉefa heredaĵo el la afrikaj lingvoj: la neblankuloj portitaj al la insulo estis “transkulturigitaj” (alklimatigitaj, asimilitaj), kaj pro tio ili iĝis nedisigebla parto de la kuba nacieco, anstataŭ iu etno-kultura minoritato. Tio ĉi signifas, ke ili partoprenis la formadon de iu nova identeco (la kuba identeco) kaj tiumaniere ili, samkiel la devenintoj de aliaj kulturoj, naskiĝinte en la insulo, neniam eksentis sin parto de disaj etnoj, sed anoj de nova nacio, kiu ekaperis meze de la 18a jarcento: tio ĉi estas la kuba nacieco.

Maritza Gutiérrez González

korespondanto de Monato en Kubo