Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
En la jena artikolo, ni mallonge traktas tri rimarkindajn sciencajn projektojn, en kiuj lastatempe partoprenis italaj fakuloj aŭ sciencaj institutoj.
Internacia esploristaro, en kiu anas ankaŭ la itala sciencisto Luca Passamonti [luka pasamonti], dungito ĉe la Instituto pri Bio-Bildoj kaj Molekula Fiziologio (Ibfm-Cnr), analizis la rezultojn de pli ol 500 magnetaj nukleaj resonancoj efektivigitaj ĉe sanaj individuoj. La aĝo de la pristudatoj estis inter 22 kaj 36 jaroj. La teamo ekzamenis la anatomiajn malsamojn inter iliaj respektivaj korteksoj (konataj ankaŭ kiel cerebraj kortikoj). Laŭ la aŭtoroj de la nekutima esploro, ja eblas hipotezi striktan ligitecon inter la formo de ies cerebro kaj ties personeco.
Aldone: fakto estas, ke miliono da italaj maljunuloj spertas kognan mankon aŭ iun formon de senila demenco, ekzemple la malsanon de Alzheimer. Pro tio, ke ankoraŭ ne ekzistas kuraciloj kontraŭ ĝi, gravas laŭeble malrapidigi la — ĉiuokaze iam okazontan — mensan difektiĝon ekde la unuaj fazoj de la malsano. Sciencistoj el la Instituto pri Neŭrosciencoj (In-Cnr) kaj el tiu pri Klinika Fiziologio (Ifc-Cnr), kun sidejo en Pizo, okupiĝis pri la afero kaj konstatis malpli rapidan evoluon de la malsano kaj esperigan pliboniĝon de la ĝenerala kogna statuso kaj de la cerebra funkciado ĉe homoj, kiuj komence de la esploro montris malfortan kognan damaĝon.
Fine, kadre de grava mondskala iniciato, kiun partoprenas la itala Instituto pri la Dinamiko de Medio-Procezoj (Idpa-Cnr), estis malkovrite, ke la plej profunda kaj antikva glaĉero ĉeesta sur la monto Ortles estiĝis ĝuste antaŭ 7000 jaroj. Pere de la glaciaj tavoloj ekstraktitaj, oni nun klopodos kontroli, kiumaniere la mediaj ŝanĝoj okazantaj en aparta regiono interagas kun la ĝeneralaj klimataj ŝanĝiĝoj de la planedo.
Cristina Casella
korespondanto de Monato en Italio