Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
La artikolo Mokema fonmuziko de Roberto Pigro (Monato 2017/01, p. 13) temas precipe pri tiuj junaj viroj, kiuj preferas vivi ĝis pli ol 30-jara aĝo ĉe sia patrino. Mi decidis legigi la artikolon dum kunsido de la klubo, ĉar ĝi estas aktuala temo. Ĉe la aludo al la malnova itala kanzono “Panjo, mi estas feliĉa ...” tuj reagis du maljunaj koleginoj kaj ili ekkantis la unuajn frazojn de tiu kanzono ... en la itala: Mamma, son tanto felice perché ritorno da te! Mirinda neatendita okazo, kiam generacioj sin renkontas tra la tempo!
Pierre Grollemund
Francio