Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Scienco

ITALIO

Vulkano vekiĝis, dek homoj vundiĝis

En Sicilio, meze de marto, preskaŭ apokalipsa sceno atendis dek — laŭŝajne ne tre singardajn — ekskursantojn, kiuj dum kelkaj longaj minutoj certe kredis esti en kinostudio de sciencfikcia filmo. Subita eksplodo okazis sur flanko de Etno, tiu impona monto, kiu estas unu el la plej danĝeraj kaj aktivaj vulkanoj en Eŭropo.

Lafofluaĵo

Entute deko da individuoj estis surprizitaj de intensa bombado: ŝtonoj kaj laferoj abrupte eliris el iu kratero de la sud-itala vulkano, lastatempe reaktiviĝinta, estigante tute ne agrablan printempan “pluvon” sur iliajn kapojn. La missortuloj estis frapitaj de varmega kaj peza materialo, dum ili trovis sin je kelkcentoj da metroj de la ĉefa lafofluaĵo, ĉe la tiel nomata “suda deklivo”. Neniu estas grave vundita: ses inter ili bezonis tamen enhospitaliĝon en la malsanulejoj de la apudaj urboj Catania kaj Acireale pro pli maltrankviligaj vundoj.

Flugantaj splitoj

Kio kaŭzis la eksplodon (je altitudo de 2700 metroj), verŝajne estis la kontakto inter la inkandeska magmo ĵetiĝinta el la vulkano kaj la kompakta neĝo ankoraŭ ĉeesta, post nekutime malvarma vintro, en la sama loko. Laŭ deklaroj de atestantoj, la lafa materialo estis laŭvorte “pafita” eksteren kiel drivantaj splitoj, kiuj en iuj okazoj trafis la turistojn kaj iujn ĵurnalistojn el la brita kanalo BBC. Ĉi-lastaj, kiuj tuj poste eldonis tiurilatan filmeton en Interreto (haveblan ekzemple ĉi tie: www.youtube.com/watch?v=nMSBSnE-oE), estis suprenirintaj ĝis la supre menciita alteco spite al la — jam de kelkaj semajnoj evidenta kaj danĝera — vulkan-aktiveco. La kialo? Kontentigi la propran scivolemon pri geologio kaj samtempe, ŝajne, la deziron de ĝia publiko esti informata koncerne al la rimarkinda erupcio. En la alŝutita filmeto, kiu ene de malmultaj horoj iĝis tre populara, videblas forfuĝantaj homoj, el kiuj unu fine tamponas sian sangantan kapon. En aliaj cirkulantaj bildoj (ekzemple ichef.bbci.co.uk/news/624/cpsprodpb/90AD/production/95173073etna.jpg) ĵurnalistino mem montras la malantaŭan parton (bruligitan) de sia jako. Nedubindas, ke, se ili iam demandis sin, kio okazis en Pompejo en 79 p.K., ili nun havas klaran ideon ĉi-rilate.

Cristina Casella

korespondanto de Monato en Italio