Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Moderna vivo

OPINIO

Komitato pri (kontraŭ)homaj rajtoj

Ne simplas kredi, ke la tiel nomata komitato pri homaj rajtoj de Unuiĝintaj Nacioj (UN) efektive esprimis, fine de marto 2017, tre grandan maltrankviliĝon pro tio, ke la aliro al abortigo en Italio, malkiel en aliaj eŭropaj landoj, estas ankoraŭ malfacila.

Laika nacio

La baroj, kiel klarigite de UN en ties oficiala dokumento sendita al la itala registaro, dependas laŭdire de la neakcepteble alta nombro de rifuzantaj kuracistoj. Plej ofte ili rifuzas abortigi pro religiaj aŭ konsciencaj kialoj. Ne hazarde oni nomas itallingve tiuspecan rifuzon obiezione di coscienza (konscienca obĵeto). Tiun rajton rifuzi la itala leĝo ja ebligas delonge. UN tamen maltrankviliĝas precipe pro la rimarkinda kvanto de kaŝaj abortigoj, kiuj okazas iel ajn. La internacia organizaĵo vokas do la italan ŝtaton al baldaŭa adopto de ĉiuj necesaj rimedoj por garantii al la dezirantaj virinoj tujan kaj liberan abortig-eblon en la publikaj malsanulejoj de iu moderna laika lando, kun valida referenca sistemo.

Psikologia kaj financa subteno

El Italio multaj volus peti, male, tujan nomŝanĝon de komitato, kiu, kontraste al sia nomo kaj al tiom da elmontrataj teoriaj principoj (vidu ĉi-sube), fakte instigas al libera kaj neklarigebla mortigado de senkulpaj individuoj, kiuj post la naskiĝo ja povus esti adoptitaj de unu el la multegaj geedzoj, kiuj tutmonde ne povas generi infanojn. Aldone estus laŭdinde, se oni puŝus la registarojn helpi kaj subteni psikologie kaj finance la personojn, kiuj ne sentas sin kapablaj alfronti la alvenon de bebo. Neniu estu devigita eduki idojn kontraŭvole. Sed la vivo — eĉ tiu de persono, kiu havas kapon, korpon, koron, dignon ene de aliula ventro — devas esti defendata ĉiel ajn kaj ĉiam ajn. Ne estas logike, ke komitato paradanta per la jenaj bazaj punktoj (elĉerpitaj el la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj) partianiĝas kun la semantoj de barbaraĵoj.

Artikolo 3: “Ĉiu havas la rajton je vivo, libereco kaj persona sekureco”.

Artikolo 5: “Neniu suferu torturon aŭ kruelan, nehoman aŭ sendignigan traktadon aŭ punon”.

Artikolo 18: “Ĉiu havas la rajton je libereco de penso, konscienco kaj religio: tiu ĉi rajto inkluzivas la ... liberecon manifesti, ĉu sola ĉu kune kun aliaj, ĉu publike ĉu private, sian religion aŭ kredon per instruado, praktikado, adorado kaj observado”.

Roberto Pigro

Italio