Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Scienco

KANCEROLOGIO

Fazeola faruno kaj riza brano “blendas” la sanon

Fakuloj pri onkologio jam de longa tempo rekomendas kiel rimedon por ne malsaniĝi regulan manĝadon de fruktoj, folilegomoj, cerealoj kaj guŝoj. Ĉe la lasta jara kunsido pri kancero, okazinta en 2017 sub la aŭspicioj de Usona Asocio por la Esplorado pri Kancero, unu plia scienca studo ŝajnas emfaze konfirmi tion.

Bakterioj

Esploristoj konkludis, ke la ĉiutaga alpreno de 30 gramoj da riz-brano aŭ 35 gramoj da fazeol-faruno rimarkinde modifas la bakterian enhavon ene de la kojlo. Jam post kelkaj semajnoj observeblas la kresko de la diverseco de certaj bakterioj, kiuj estas rekonataj kiel efika protekta faktoro kontraŭ la ekapero de loka tumoro. Ilia ĉeesto en la korpo favore ŝanĝas la metabolon de la kojlaj ĉeloj. Krome, tiuspeca dieto ĝenerale alportas profitigajn kvantojn de fibroj, fero, zinko kaj vitaminoj B1, B3, B6 kaj E.

Ofta malinklino

Kompreneble, ĉiujn ĉi donitaĵojn oni devas nun konfirmi per kromaj studoj kaj testoj, laŭ metodo sekvenda fare de iu ajn serioza sciencisto. Praktika problemo por multaj kuracistoj estas tamen konvinki siajn — ne malofte malinklinajn — pacientojn engluti ĉiutage tiom da riza brano kaj fazeola faruno. Ebla (kaj simpla) solvo? Miksi ilin kun aliaj nutraĵoj ordinare uzataj.

Paulo Sérgio Viana

korespondanto de Monato en Brazilo