Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Politiko

OPINIO

NIFO: Neidentigita Fremda Operaciulo en la Blanka Domo

Neagnoskita malleĝeco

“... ĉar se la usona konstitucio iam fiaskos, ekestos anarkio en la mondo” — Daniel Webster (1851)

Tiu ĉi raporto estas ĝisdatigo de mia antaŭa ĉi-tema artikolo (Monato, 2009/06, p. 10) koncerne s-ron Obama. Do iuj legantoj eble ekmiros: ĉu indas reveni al la temo pri prezidanto, kiu jam iĝis eksa.

La realo estas, ke la temo ne konkludiĝis; la krimo (eble la krimo de la jarcento!) pludaŭras, restas neagnoskita kaj plu koruptas la tutan registaron de Usono. Tiu ĉi raporto do aldonas multon novan pri la pasintaj jaroj de la uzurpo: kiel tiu ĉi prisilentita krimo malaltigis la civilizitecon ĝenerale kaj plu sabotadas la agadon de la prezidanto Trump.

Utilas konsideri tiun ĉi artikolon kiel pluigon de la artikolo* fare de Diana West (en la angla) dediĉita al la pure krimaj aspektoj de la “rezidanto” de la Blanka Domo en 2008-2016.

En tiu artikolo temis pri neatestitaj nomoj de la persono konata kiel Barack aŭ Barry, Obama aŭ Soetoro (civitano de Indonezio), aŭ Soebarkach (kiel en la pasporto de la patrino), aŭ Bounel (kiel forpasinta persono naskita en 1890, kies numeron 042-68-4425 de usona sociala asekuro el la ŝtato Konektikuto Obama ŝtelis).

Ve, aperis tute ne sufiĉe da artikoloj kiel tiu de Diana West pri la temo tiel groteska kiel Neidentigita Fremda Operaciulo ĉe la plej alta ŝtatposteno: operaciulo, kiun oni “enplantis” tiel fuŝe! Ja la “aŭtentika kopio” de lia naskiĝ-atestilo elmetita je la oficiala retejo de la Blanka Domo en 2011 (samkiel lia milit-registriĝo) montriĝis tiom krudaj falsaĵoj1,2, ke eĉ lernejano povus pentri ilin pli kohere. La uzurpulo do prezentis ne simple pentritan dokumenton, sed neeblan pentritan dokumenton! (Ekzemple, en la kampo pri raso de la gepatroj, valida dokumento de 1961 devus havi la terminon “negro”, sed ne “afrikano”, uzota jardekojn poste).

“Dankemo” de Obama

Eĉ plie, la persono, kiu enmanigis tiun ĉi pentroarton al Obama en 2011 (la estro de la san-departemento de Havajo Loretta Fuddy) estis la sola mortinto pro surakviĝo de malgranda aviadilo en 2013. Oni vidis ŝin sekure flosantan en akvo kun ok aliaj pasaĝeroj. Tamen post kelkaj minutoj enakve ŝi subite mortis, kaj poste ŝia kadavro estis haste kremaciita.

La forpasinta s-ino Fuddy estis fidela gardo-hundo por sia mastro. Protektante la mastron, ŝi ignoris, ke juĝ-ordono aperis en la juĝejo por atesti en la proceso, kie oni ekzamenis la originon de personaj dokumentoj de Obama. Ŝi malĝentile forpelis el sia havaja oficejo doktorinon Orly Taitz kaj membrojn de la esplor-teamo de ŝerifo Arpaio, kiuj venis por inspekti la arkivajn registraĵojn pri la naskiĝo de Obama. Ve, ŝia sorto montras, ke ŝia mastro ne ŝajnas esti dankema por ŝia fideleco ... Tamen ni revenu al la ĉefaj faktoroj de tiu ĉi groteskaĵo.

Escepte de la morto de Fuddy en 2013, la cetero de la faktoj estis bone konata jam en 2011 kaj 2012. Ja en februaro de 2012 ŝerifo Arpaio partoprenis en du gazetaraj konferencoj3, kie aperis reprezentantoj eĉ de t.n. “alfabetaj” (plej vaste spektataj) televidaj kanaloj. Tie la teamo de la ŝerifo demonstris film-prezentaĵon, kiu nekontesteble pruvis, ke la rezidanto de la Blanka Domo oficiale prezentis krudan falsaĵon kvazaŭ aŭtentan dokumenton. Kaj ... Kaj nenio okazis!

Enpensiĝu pri tio ĉi ankoraŭfoje. Ĉu vi povas rememori alian landon en la mondo, kie tiel ĉi krima informo pri la ĉefo de la lando fariĝus konata, sed la ĉielo ne falus, kaj tiu ĉi NIFO ne nur restus en sia posteno, sed estus reelektita duafoje en cinika rompo de la Konstitucio kaj leĝo?

Kiel ŝerifo Arpaio diradis4 (en 2012-2015), neniu volis konsideri tion ĉi. Alivorte, en lando havanta parlamenton, partiojn, la liberecon paroli kaj esprimi sin, kaj la liberecon posedi armilojn, neniu volas ion fari pri tio ĉi! Eĉ pli abomene, kiel detektivo Zullo notis4, “Leĝfarantoj diris al mi, ke ili ne planas konsideri tiun ĉi aferon, kaj eĉ se ili provus esplori ĝin, ili estus haltigitaj”. Kio? Ili estus haltigitaj fare de kiu? Kiu kaj kio en la mondo estas super tiuj ĉi leĝfarantoj, unu el la tri plej superaj sendependaj branĉoj de la usona registaro?

“Kaj kie estis la amaskomunikiloj? Kie estis la opozicio?” — povus demandi naiva leganto.

Opozicio? Kia opozicio?

La opozicio (ĉi-kaze la Respublikana Partio), havis nacian kunvenon en junio 2012 en Florido, kie ili planis konfirmi s-ron Romney kiel kandidaton por la prezidanteco. Doktorino Orly Taitz kaj ŝerifo Arpaio, kvankam ne invititaj, venis por raporti al la respublikana gvidantaro kaj la kunveno pri la senprecedenca krima dosiero kontraŭ ilia rivalo Obama. Tamen la gvidantaro ne permesis al doktorino Taitz kaj ŝerifo Arpaio aperi kaj raporti ion ajn. Nek Romney, nek iu el la delegitoj diris eĉ unu vorton, ke ilia rivalo, ilia oponanto kiun ili supozeble volis venki, estas fripono kun necertaj nomoj, kun neniam ekzamenita ordinara civitaneco, kaj certe ne posedanta la heredan civitanecon5 (natural born citizenship) necesan laŭ la Konstitucio, kiel sekvis el ... lia oficiala aŭtobiografio! Alivorte, la tiel nomata opozicia (Respublikana) partio en 2012 denove (post 2008) intence “ced-ludis” favore al la rivalo kaj malgajnis ankaŭ en 2012.

Nu, tiu ĉi estis la tiel nomata “asignita opozicio”, ĝemel-partia trompo, fakte unupartia politika sistemo kaj regado. Tamen ja ekzistis ankoraŭ tiel nomataj “triaj partioj”6 — konataj kiel “rompantoj de la ludo kaj forlogantoj de la elektantaro”: “Tea partio”, Konstitucia (!) Partio, Konservativa Partio. Ili ja plendas pri Demokrata-Respublikana dupoluso-kratio. Ĉu ankaŭ ili — la vera opozicio! — ne rimarkis la Neidentigitan Operaciulon en la elekto-kampanjo?

Jes, ankaŭ ili “ne rimarkis”. Eĉ pli, ili “ne rimarkadis” tion kun profunda indigno kontraŭ ĉiuj, kiuj ja rimarkis; kun profunda indigno kontraŭ iu ajn, kiu (rompante “la regulojn de la ĝentila societo”) tamen aŭdacis mencii al ili, ke ili ne rimarkadis tion. Kiel profunde ili indignis, kiam oni forlogis ilin de ilia heroa batalo por la restaŭro de la Konstitucio, montrante al ili, ke la Konstitucio estas distirata je pecoj antaŭ iliaj propraj okuloj per la sola fakto de la NIFO en la Blanka Domo ...

Ni lasu la legantojn mem determini, kie mono nestas por tiu ĉi “opozicio” kaj nun iom parolu pri la usona konstitucio.

Kiu konstitucio?

S-ino West priskribis nur pure krimajn cirkonstancojn1 de tiu ĉi “rezidanteco”. Por malkovri ilin necesis iom da peno kaj esplorado fare de d-rino Taitz, ŝerifo Arpaio kaj aliaj. Ĉu oni atendu tiom da penoj kaj esplorado de fakte unu-partia “Parlamento”6 de ĉi tiu “granda” lando, “lumturo de la homaro”? Tamen kio pri almenaŭ simpla leĝ-obeo: leĝ-obeo minimuma, surfaca, nur formala?

Formale la usona konstitucio postulas specialan pli fortan civitanecon por kandidatoj por la prezidanteco, nomatan hered(it)a civitaneconatural born citizenship5, kiel estis difinite, ekzemple, en la tiutempa enciklopedio “Law of Nations” de Vattel. Kandidato devas esti naskita ĉe gepatroj, kiuj ambaŭ estas ordinaraj civitanoj de la lando, kaj sur la teritorio de la lando (premise, ke la kandidato neniam ŝanĝos sian civitanecon iam poste).

Antaŭ 2008 neniu iam ajn pridubis tiun ĉi difinon bone komprenitan — eĉ se malŝatatan de iuj: malŝatatan tiom forte, ke ili volis forigi tiun ĉi postulon (vidu sube). Subite, ekde 2008, ial iĝis kvazaŭ “malĝentile” demandi pri la signifo de la koncepto hereda civitaneco; iĝis kvazaŭ preskribite ne fari tion.

Tio aspektis des pli kvazaŭ tre “malbonŝanca fuŝaĵo”, ke tiu ĉi koncepto neintence “tralikiĝis” en 2008 en la Senatan Rezolucion 511, atestanta pri la konstitucia valideco de alia kandidato — senatano McCain. Tiu ĉi rezolucio konstatis, ke senatano McCain estas ja hereda civitano ĉar ... Divenu kial? Ĉar la gepatroj (pluralo!) de McCain estis usonaj civitanoj, kaj li estis naskita ... sur teritorio sub usona jurisdikcio. Kia fuŝaĵo ja estis tiu ĉi mencio pri la gepatroj! Kial? Ĉar laŭ la oficiala biografio de la Neidentigita Operaciulo, lia biologia patro neniam estis usona civitano (li estis kenjano). Kaj, kvazaŭ se unu rompo de la konstitucia postulo ne sufiĉus, poste la duonpatro de la Operaciulo igis lin civitano de Indonezio (la respektiva atestilo estis prezentita ĉe juĝ-procesoj fare de d-ino Taitz). La difino aplikita al McCain montriĝis neaplikebla al lia rivalo — nek iu ajn oficisto iam ajn emis apliki ĝin! Tiel “malbonŝance” okazis.

Ne estis tiel kvazaŭ la difino de la heredita civitaneco apartenus al iu “griza zono”; tiel, ke la moŝtaj senatanoj kaj kongresanoj devus heziti kaj pridubi ĝin. Ili certe sciis ĝin. Ili komprenis ĝin tiel bone, ke iuj malŝatis ĝin kaj eĉ multfoje provis nuligi ĝin en 10 diverstempaj leĝ-proponoj (kies subtenantoj estis kaj demokratoj kaj respublikanoj5.

En ĉiuj tiuj leĝ-proponoj ili volis ŝanĝi la postulon pri la hereda civitaneco de kandidatoj je iu pli malforta formo de civitaneco (supozeble pli “taŭga” por iu grava “iu”, divenu kiu). Tiutempe ĉiuj provoj akcepti la leĝ-proponojn fiaskis, tamen vi jam scias kio sekvis. Kiam la situacio sur la ŝakluda tabulo iĝis malfavora, la Parlamento de la “lumturo de la homaro” simple forbalais la figurojn for de la ŝaktabulo ...

La neglekteco kaj arogeco en promociado de tia okulfrapa fripono estas neimagebla. Eĉ dum brutalaj diktatoraj reĝimoj, kiel tiu de Stalin aŭ en la romano 1984, oni multe penis “ĝisdatigi la pasintecon”, ŝanĝante la registraĵojn en arkivoj, por ke la realo laŭeble aspektu kohera. Kaj jen en Usono tio estis prezentita kaj sendemande akceptita dum 8 jaroj!

La 15an de decembro 2016, ŝerifo Arpaio partoprenis en la tria gazetara konferenco kaj prezentis la finajn malkovrojn pri la naskiĝatesto de Obama falsita en 2011, ĉi-foje spurante eĉ tiun konkretan dokumenton de alia persono, el kiu oni komputile kopiis pecojn de la bildo. Kaj denove ... okazas nenio. Nenio! Tio ĉi per si mem jam manifestas la morton de la civiliziteco en Usono — kaj kompromitas la tutan homan civilizacion ĝenerale: la civilizacion kiu levis neniujn demandojn kaj kviete traglutis ĉi-tion. Kiel diris prof. Victor Davis Hanson, “Se ne estas leĝo, ne estas civilizacio”.

Fina ĝisdatigo

En Usono jam estas nova, laŭleĝa, prezidanto. Trump kondukis sian kampanjon kiel “eksterulo” kaj oponanto de la ekzistanta regantaro. Pro tio li vigligis la restaĵojn de konservativa civitanaro, kiu ekrevis, ke Trump estos revoluciulo kapabla protekti la landajn interesojn kaj redirekti la landon al la ideoj de ĝiaj fondintoj, la konstitucio, kaj iama grandeco.

Kaj Trump vere havis unikan ŝancon por iĝi tia revoluciulo-savanto: ŝancon savi la landon el malhonoro kaj aliaj mizeroj. Li havis tiun ŝancon, sed ve, li maltrafis ĝin.

La unikeco de la ŝanco estis en la fakto de la groteska uzurpo subtenata fare de la totala ŝtata aparato kaj sabotanta oficistaro. Ekde la komenco de sia kampanjo en 2016 Trump povis kaj devus senmaskigi ĉiujn aspektojn de la uzurpo kaj ĉiujn kulpajn pri ĝi. Tio kaŭzus cunamon de indigno, tamen tio estus bena cunamo, kiu purigus “la aŭgiajn ĉevalstalojn”. Tiu cunamo helpus elekti freŝajn kongresanojn entuziasmajn pri la senmaskigo de la uzurpo, kaj ĝi helpus detrui kriman “partion”, kiu obstaklis Trump-on ajnokaze. Tiuj ĉi ideoj kaj admonoj estis publikigitaj en la malfermita letero11 al li en 2016, sed ve, li ignoris ilin.

Jam komence de la kampanjo Trump rezignis eĉ pri siaj propraj modestaj penoj riveli ion pri la uzurpulo, kaj poste li definitive kapitulacis. Jes, li iel sukcesis venki la elekton konvencie, prisilentante la uzurpon. Li tamen perdis ĝuste la unikecon de la momento: la momento por pento, forbalao de la totala sabotado kaj riparo de la senprecedenca damaĝo al la lando fare de la antaŭaj registaroj.

Kaj nun la krima partio (aŭ partioj) kaj la uzurpulo mem ĉiuj apude, sabotadas, kaj eĉ arogas nomi Trump-on “neleĝa” (!), dum Trump silente “traglutas” tion kaj kunlaboras kun la sabotuloj por pluteni tabuon pri la vera neleĝeco de Obama kaj ties registaro. Kia farso!

Jen do, dume triumfo de justeco kaj pento de Usono certe ne okazis — kia kontrasto kun la brava Sud-Koreujo, kiu ĵus kapablis senpostenigi kaj akuzi la prezidantinon pri ŝiaj krimoj dum ŝi estis en la ofico!

Eĉ la modela imperio de malbono, Sovetio, pentis pri stalinismo en 1956 — kvankam malfrue kaj nur parte, tri jarojn post la morto de la tirano. Usono do estas nun dua en la vico post Sovetio por malfrua pento. Restas ankoraŭ vidi kiom da tempo pasos ĝis Usono sekvos la ekzemplon de Sovetio: kia rol-modelo por Usono!

Alexander Gofen

Usono

* 1. www.wnd.com/2015/01/obamas-identity-fraud-and-mickey-mouse-media 2. www.orlytaitzesq.com/wp-content/uploads/2015/06/Evidence-corrected-of-forgery-fraud-fabrcation-in-Obamas-IDs.pdf 3. www.westernjournalism.com/sheriff-arpaio-press-conference-will-be-livestreamed-on-march-1 4. www.wnd.com/2015/07/universe-shattering-info-on-obama-delayed 5. www.judeochristianamerica.org/NaturalBornCitizen.htm Por usona prezidanto kaj vicprezidanto la usona konstitucio postulas specialan tipon de civitaneco, pli striktan ol la ordinara, kiu nomiĝas Natural born citizenship (hereda civitaneco), t.e. esti naskita al la gepatroj-civitanoj sur usona grundo. 6. www.judeochristianamerica.org/FAQ.htm 7. www.wnd.com/2011/07/317705/ 8. www.newswithviews.com/Devvy/kidd428.htm 9. www.newswithviews.com/JBWilliams/williams300.htm 10. www.judeochristianamerica.org/2008vs1917.htm 11. judeochristianamerica.org/OpenLetter/ToTrump2017.htm